John Mills

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:John Mills in Season of Passion trailer.jpg
John Mills en Season of Passion

John MILLS, realnome Lewis Ernest Watts MILLS (naskiĝis la 22-an de februaro, 1908, mortis la 23-an de aprilo, 2005) estis brita aktoro.

Naskiĝinte en Felixstowe, Suffolk, li en la jaro 1927 komencis teatran karieron. En la jaro 1932 li unuafoje aperis en filmo, The Midshipmaid. Baldaŭ li fariĝis unu el la plej popularaj aktoroj de Britio.

Kulmino de lia kariero estis la filmo Ryan's Daughter, pro kiu li en la jaro 1971 gajnis la Oskaron en la kategorio Plej bona epizoda rolo kaj la premion Golden Globe.

Kvankam li ekde 1990 pli kaj pli perdis sian vidkapablon, li ne ĉesigis sian laboron kiel aktoro.

John Mills mortis en la aĝo de 97 jaroj en sia hejmo en Denham, Buckinghamshire. Liaj filinoj Juliet Mills (naskiĝinta 1941) kaj Hayley Mills (naskiĝinta 1946) ankaŭ fariĝis aktorinoj.

Listo de filmoj

  • The Midshipmaid (1932)
  • Tudor Rose (1936)
  • Goodbye, Mr. Chips (1939)
  • This Happy Breed (1944)
  • The Way to the Stars (1945)
  • Waterloo Road (1945)
  • Great Expectations (1946)
  • Scott of the Antarctic (1948)
  • The Rocking Horse Winner (1950)
  • Hobson's Choice (1954)
  • Tiger Bay (1959)
  • The Chalk Garden (1964)
  • The Family Way (1966)
  • Ryan's Daughter (1970)
  • The Young Winston (1972)
  • Gandhi (1982)
  • When the Wind Blows (voĉa rolo, 1986)
  • Who's That Girl (1987)
  • Frankenstein (televida produktaĵo, 1992)
  • Deadly Advice (1993)
  • Hamlet (1996)
  • Bean (1997)
  • Cats (televida produktaĵo, 1998)