John Paul Stevens
John Paul Stevens | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1920 en Ĉikago |
Morto | 16-an de julio 2019 (99-jara) en Fort Lauderdale |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | University of Chicago Law School • University of Chicago Laboratory Schools • Universitato de Ĉikago • Northwestern University School of Law |
Subskribo ![]() | |
Infanoj | 4 |
Profesio | |
Profesio | mararmea oficiro • juĝisto • advokato |
John Paul Stevens (naskiĝis la 20-an de aprilo 1920 - mortis la 16-an de julio 2019) estis usona advokato kaj juristo, kiu servis kiel asociiĝinta juĝisto (kortumano) de la Supera Kortumo de Usono ekde 1975 ĝis sia propra-vola emeritiĝo en 2010. Kiam li emeritiĝis, li estis la plej aĝa tiama membro de tiu kortumo, la dua-plejaĝa en la historio de Usono, kaj la tria-plej longa-servanta juĝisto. Dum lia longa servo, li skribis por la kortumo pri la plej multaj demandoj de usona juro, inkluzive de civilaj liberecoj, mortpuno, registara ago kaj intelekta propraĵo. En kazoj pri la povoj de la prezidantoj de Usono, li skribis por la kortumo, ke ili devas respondeci laŭ la usona juro. Registrita ano de la Respublikana Partio kiam nomumite, oni konsideras Stevens esti sur la liberala flanko de la kortumo dum sia emeritiĝo. Stevens estas la plej longe vivanta Supera-Kortumo-juĝisto en la historio de Usono. Depost la emeritiĝo de Harry Blackmun en 1994, Stevens estis la plej longe oficanta juĝisto kaj sekve servis kiel ĉefjuĝisto kiam la usona ĉefjuĝisto mankis.