John Pierpont Morgan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
J. P. Morgan
J. P. Morgan
Naskiĝo 17-a de aprilo 1837
en Hartford, Konetikuto, Usono
Morto 31-a de marto 1913
en Romo, Italio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

J. P. MORGAN [ĝi:-pi: morgen], plennome John Pierpont MORGAN (17-an de aprilo 1837, Hartford, Konetikuto, Usono31-an de marto 1913, Romo, Italio) estis usona bankisto, fervoja kaj industria magnato. Li estis ŝlosila persono en la usona financa mondo dum du jardekoj antaŭ la unua mondmilito. Li traorganizis multajn fervojajn entreprenojn, fondis la firmaojn United States Steel, International Harvester kaj General Electric.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Lia patro (Junius Spencer Morgan (1813–90)) estis sukcesa bankisto. John Pierpont Morgan studis en Boston kaj Göttingen, eklaboris en 1857 kiel librotenisto ĉe la Duncan, Sherman & Co. banko, kiu reprezantis en Usono la londonan George Peabody & Co.. Li iĝis en 1861 novjorka reprezentanto de la banko de sia patro.

Li estis inter 1864 kaj 1871 membro de entrepreno Dabney, Morgan & Co., en 1871 partoprenis en la financa entrepreno Drexel, Morgan & Co., kiu iĝis baldaŭ unua-numera kredit-donanto de la federacia ŝtatkaso. La entrepreno reorganiziĝis en 1895 kiel J. P. Morgan & Co. evoluis - danke al kapablo de Morgan – al unu el la plej grandaj bankoj de la mondo. Helpe de siaj kontaktoj al banko Peabody, Morgan havis bonajn rilatojn al la londona financa mondo kaj tio helpis al li kolekti britan kapitalon en la 1870-aj jaroj por evoluigo de la usona industrio.

La fervojaj traorganizoj, monopoligoj[redakti | redakti fonton]

Li komencis en 1885 traorganizi fervojajn entreprenojn, kiam li premis je interkonsento du gvidantajn fervojojn (New York Central Railroad, Pennsylvania Railroad) kaj tiel li evitis la prezomiliton kaj konkuron pri konstruo de novaj linioj. Simla okazis en 1886 kaj li akiris ĉe ĉiu traorganizo influon en la entreprenoj, ĉar li ofte ekmembriĝis en la direktoraro. Li disvastigis sian influon inter 1885 kaj 1888 je fervojoj de Pensilvanio kaj Ohio. Post la financa paniko de 1893, oni petis lin restabiligon de aliaj entreprenoj (Southern Railroad, Erie Railroad, Northern Pacific). Li helpis stabiligon de la fervojaj prezoj kaj ĉesigis la konkuradon en orienta Usono. Li akiris plimultn en la reorganizitaj entreprenoj kaj tiel li iĝis la plej potenca fervoja magnato de la mondo. Li havis influon en 1902 pri 8000 km da fervojaj linioj.

Monopoligoj en la industrio[redakti | redakti fonton]

Li kreis sindikaton um la ekonomia krizo de 1893 kaj tiu sindikato donis oron en valoro de 62 milionoj da USD al la usona registaro, tiel li savis la fiskon antaŭ la bankroto. Post tri jaroj, lia banko komencis financi radikalan transformadon de la usona industrio. Li fondis en 1891 - per kunigo de Edison General Electric kaj Thomson-Houston Electric Company - la General Electric, plej grandan elektroinstalaĵ-produktan entreprenon. Li financis en 1898 establon de Federal Steel Company, kiun li en 1901 kunigis kun Carnegie Steel Company kaj aliaj ŝtalproduktaj firmaoj al United States Steel Corporation. Tiu lasta entrepreno estis siatempe la unua firmao de la mondo, kies jaraj enspezoj superis la unu miliardon da Usono.

Li unuigis en 1902 la agromaŝin-produktajn firmaojn al International Harvester Company. Li samjare organizis International Merchant Marine, traoceanan transportan entrepreno, sed tiu ne estis tro sukcesa.

Financa agado[redakti | redakti fonton]

La usona financa mondo sukcese traktis la borsan kraĥon de 1907, sub gvido, direkto de J.P. Morgan. La banksindikato, gvidata de Morgan funkciis kiel Centra Banko de Usono. Kolektis registarajn deponaĵojn kaj decidis pri uzo de la mono, tiel ili sukcesis moderigi la financan krizon kaj rezrevi pagkapablon de la gvidantaj bankoj kaj grandaj entreprenoj.

Post kiam li ĉesis pri traorganizo de la entreprenoj, li celis la bankojn kaj asekurajn kompaniojn, por subigi ilin. La J.P.Morgan & Co unuiĝis en 2000 kun Chase Manhattan Bank.

Ĉar li havis en sia vivo treega potenco, lin rigardis suspekteme ne nur la registaro, kaj la senvualigaj ĵurnalistoj.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li suferis je rozaceo kaj tio rezultis grandan nazon, pro tio li estis sinĝena. Li vivis en Novjorka vilao ĉe Madison Avenue 219 en distrikto Murray Hill. En la Black Library - kovrita per nigra mahagono - okazis kelkaj gravegaj decidoj de la frua 20-a jarcento pri Novjorko kaj usono.

Li kolektis artaĵojn kaj librojn, kiuj estis transdonitaj en 1924 al fondaĵo de Pierpont Morgan Library en Novjorko. Li aĉetis je peto de Henri Hyvernat, koptologo, kelkajn manuskriptojn el la Kopta Biblioteko de klostro Sankta Mikaelo, Egiptio. Pro tio Hyvernat poste eldonis faksimilon je lia estimo kun nomo: Bybliothecae Pierpont Morgan Codice photographice expressi.

La plej granda prilaborita safiro de la mondo estas la "Stelo de Hindio" kun pezo de 563,35 karatoj. La juvelŝtono estis trovita en Srilanko kaj John Pierpont Morgan aĉetis ĝin en 1901 kaj donaics al American Museum of Natural History, kiu estas hodiaŭ tie rigardebla.

John Pierpont Morgan estas der nevo de James Lord Pierpont, komponisto de kristnaska kanto Jingle Bells. Lia filo estis John Pierpont Morgan juna, kiu plu gvidis la entreprenan imperion.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

JPMorgan Chase & Co.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chernow, R.: The House of Morgan: An American Banking Dynasty and the Rise of Modern Finance, 1990. ISBN 0-87113-338-5
  • Corey, L.: The House of Morgan, 1930.
  • Smith, H.: John Pierpont Morgan, der Weltbankier, 1928.
  • Winkler, J.K.: The life of John Pierpont Morgan, 1930. ISBN 0-7661-4332-5