John Reed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon John Reed (apartigilo).

John REED (22-an de oktobro, 188719-an de oktobro, 1920) estis usona verkisto kaj komunisto.

Li studis ĉe la Universitato Harvard kaj poste vojaĝis al Anglio kaj Hispanio. Li revenis al Usono kaj komencis karieron kiel ĵurnalisto. Li laboris por diversaj maldekstremaj gazetoj ekz. New Review kaj The Masses, kaj tiel unuafoje konatiĝis kun laboristaj problemoj, raportante pri la Silklaborista striko de Patersono (1913).

En 1914 li verkis pri la revolucio en Meksikio por la gazeto Metropolitan Magazine. Li restis dum 4 monatoj kun Francisco Villa kaj priskribis la bataladon en sia libro Insurgent Mexico eldonita en la sama jaro.

Dum la unua mondmilito li laboris por la gazeto Metropolitan Magazine sed ĝi rifuzis kelkajn artikolojn ĉar ili estis tro maldekstremaj.

En 1916 liaj raportoj pri la batalado en Germanio, Serbio, Rumanio, Bulgario kaj Rusio estis eldonitaj en la libro The War in Eastern Europe. Poste li revenis al Usono kaj geedziĝis al la ĵurnalisto Louise Bryant. Ili ambaŭ vojaĝis al Rusio por raporti pri la rusa revolucio en Petrogrado por la gazeto The Masses.

En 1919 lia libro Ten Days That Shook the World priskribis kritikan historian tempon kiam Lenino (amiko de Reed) instigis la bolŝevikojn preni la potencon.

Kvankam Reed havis grandan entuziasmon por la revolucio kaj eble tio kolorigis lian vidpunkton, la libro donas unikan kaj seriozan raporton pri la grava historia evento.

En 1919 li organizis la Komunistan Laborpartion en Usono kaj estis fondinto kaj redaktoro de The Voice of Labour. Dum mallonga tempo li estis la soveta konsulo en Novjorko.

Post akuzoj pro ŝtatperfido li fuĝis al Finlando, kie la instancoj malliberigis lin kaj poste interŝanĝis lin por finnaj malliberuloj en Rusio. Li tiel povis partopreni en la Dua kongreso de la Komunista Internacio kaj poste en la Kongreso de Orientaj popoloj en Bakuo.

Dek tagojn post sia reveno el Bakuo lin kaptis tifoida febro. Post kelktaga kuŝado en hospitalo, kie li ankoraŭ batalis kontraŭ fuŝaj tradukoj de siaj kunvenaj intervenoj, li mortis. Oni enterigis lin apud aliaj herooj de la rusa revolucio ĉe la muroj de la Kremlo en Moskvo.

Ĉar li estis tre populara radikala gvidanto, tial oni kreis multajn John Reed-klubojn en Usono.

Lia vivo estis la temo de populara filmo Reds (Ruĝuloj), (1981).

Eksteraj ligiloj

grekehttp://www.abacci.com/books/book.asp?bookID=2295 Ten days that shook the world greke http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu34.htm Unuetaĝa Usono