John Stamos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Stamos
Persona informo
Naskonomo John Phillip Stamos
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1963 (1963-08-19) (60-jaraĝa)
en Cypress
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater John F. Kennedy High School • Cypress College vd
Familio
Patrino Loretta Donna Stamos vd
Edz(in)o Rebecca Romijn • Caitlin McHugh vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • drumisto • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro • filmproduktoromuzikisto vd
Laborkampo aktorado • muziko vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Phillip STAMOS ([ˈ|s|t|eɪ|m|oʊ|s] [STEJmos]; 19a de Aŭgusto, 1963)[1] estas usona aktoro kaj muzikisto. Li unue atingis rekonon pro sia kontrakta rolo kiel Blackie Parrish en la televida serio de ABC nome General Hospital, pro kio li estis nomumita por la premio Daytime Emmy por Elstara Helpaktoro en Drama Serio. Li estas konata pro sia laboro en televido, speciale en sia stelrolo kiel Jesse Katsopolis en la televida serio de ABC nome Full House. Ekde la fino de tiu programo en 1995, Stamos aperis en nombraj televidaj filmoj kaj serioj. Ekde 2005, li estis la nacia parolanto por "Project Cuddle", nome neprofitcela organizaĵo cele al evitado de infanbandono.[2]

Stamos en 2012.

El 2005 ĝis 2009, Stamos havis stelulan rolon en la medicina dramo de NBC nome ER kiel Dro. Tony Gates. En Oktobro 2009, li ekludis la rolon de Albert en la reludado en Broadvejo de la muzikalo Bye Bye Birdie, kion li ludis ĝis Januaro 2010. Li poste ludis la rolon de Senatoro Cantwell en la reludado en Broadvejo de la teatraĵo de Gore Vidal nome The Best Man el Julio ĝis Septembro 2012, anstataŭante Eric McCormack.[3]

El Septembro 2015 ĝis 2016, Stamos stelulis kiel ĉefa rolulo en la televidserio de Fox nome Grandfathered. Li estis plenumproduktoro de la serio de Netflix nome Fuller House, en kiu li reprenis la rolon de Jesse Katsopolis. Li stelulis ankaŭ en Never Too Young to Die (1986), Born to Ride (1991) kaj kiel Dro. Nicky en la psikologia agadserio de Lifetime/Netflix nome You.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Stamos Biography: Drummer, Film Actor, Television Actor, Singer (1963–). Biography.com (FYI/A&E Networks). Arkivita el la originalo je 27a de Marto, 2019. Alirita 23a de Junio, 2016.
  2. She Finds Homes for Abandoned Babies – 564 and Counting. People. Arkivita el la originalo je 27a de Oktobro, 2021. Alirita 6a de Aŭgusto, 2012.
  3. "John Stamos" Arkivigite je 2023-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Internet Broadway Database

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Stamos en la angla Vikipedio.