John Wayne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John WAYNE, vera nomo: Marion Michael MORRISON (naskiĝis la 26-an de majo, 1907, mortis la 11-an de junio, 1979) estis usona aktoro, kiu ofte rolis heroojn de vesternoj.

John Wayne naskiĝis en Winterset (Iovao). En 1913 la familio transloĝiĝis al Glendale (Kalifornio).

La unuan filmrolon li ricevis en 1928, en la mutfilmo Mother Machree. Du jarojn poste sekvis la unua ĉefrolo, en The Big Trail. Li famiĝis en 1939, per la vakera filmo Stagecoach.

John Wayne prezentis en 142 filmoj la ĉefrolon kaj unufoje li gajnis Oskaron, pro True Grit en 1969.

Li mortis en 1979 de kancero.

Listo de filmoj

  • Mother Machree (1928)
  • The Big Trail (1930)
  • Stagecoach (1939)
  • The Spoilers (1942)
  • Back to Bataan (1945)
  • Fort Apache (1948)
  • Red River (1948)
  • 3 Godfathers (1948)
  • Sands of Iwo Jima (1949)
  • She Wore A Yellow Ribbon (1949)
  • Rio Grande (1950)
  • The Quiet Man (1952)
  • The High and the Mighty (1954)
  • Hondo (1955)
  • The Conqueror (1955)
  • The Searchers (1956)
  • Rio Bravo (1959)
  • The Alamo (1960)
  • North to Alaska (1960)
  • The Longest Day (1962)
  • Hatari! (1962)
  • The Man Who Shot Liberty Valance (1962)
  • The Sons of Katie Elder (1965)
  • El Dorado (1967)
  • The War Wagon (1967)
  • True Grit (1969)
  • Rio Lobo (1970)
  • Big Jake (1971)
  • The Train Robbers (1972)
  • The Shootist (1976)