Saltu al enhavo

John Wayne Gacy

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Wayne Gacy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1942 (1942-03-17)
en Edgewater Hospital, Ĉikago
Morto 10-an de majo 1994 (1994-05-10) (52-jaraĝa)
en Stateville Correctional Center, Crest Hill
Mortokialo Mortiga injekcio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Cicero • Norwood Park Township
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Northwestern College (en) Traduki
Prosser Career Academy (en) Traduki
Cooley Vocational High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro John Stanley Gacy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Marion Elaine Robinson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Carole Hoff (en) Traduki (1972–1976)
Marylynn Myers (en) Traduki (1964–1969) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo klaŭno
pentristo
seria murdisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Gacy kun unua virino Rosalynn Carter

John Wayne GACY (17-an de marto 1942 en Ĉikago, Ilinojo - 10-an de majo 1994) estis usona seria murdisto, kiu estis punita pro seksperforto kaj murdo de 33 junuloj, inter 1972 kaj 1978. Li iĝis konata kiel Killer-Clown [murdist-klaŭno], ĉar li vizitis stratajn festivalojn en memkudrita klaŭnkostumo por distri infanojn kiel Pogo la klaŭno. Li estis punita je 21-foja vivlonga prizono kaj 12-foja mortpuno, per kiu li havas la lokon en la Ginis-libro.

Li estis punita en majo de 1968 pro infana (seksa) misuzo je 10 jaroj (sodomio). Lia patro dumtempe mortis, lia edzino divorcis, li mem liberiĝis jam en junio de 1970. Li revenis al Ĉikago, kie laboris kiel kuiristo. Li fondis en 1971 firmaon, geedziĝis denove (divorcis en 1976). Li estis membro de la Demokrata Partio, konata loka negocisto.

Li perfortis, murdis ĝis sia aresto de 1972 ĝis 1978 33 junulojn. Liajn tentojn rifuzis David Daniel en 1977 kaj Jeffrey Rignall. Gacy ne estis suspektita ĝis decembro de 1978, kiam oni traserĉis lian domon kaj trovis pruvaĵojn pri la krimagoj kaj arestis lin. Li fosis la kadavrojn grandparte en sia domo (28), pluajn 5 ĵetis en riveron Des Plaines River. Plimulto de la viktimoj estis juna vira prostituito kaj aĝis de 14 ĝis 21 jaroj.

Oni juĝis lin la 13-an de marto 1980 al venena injektado, kio okazis nur la 10-an de majo 1994. La ekzekuto daŭris dum 18 minutoj. Liaj finaj vortoj estis "Kiss my ass" ("Kisu mian pugon").