John William Eggleton
| John William Eggleton | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | en 1869 |
| Morto | la mortdato ne konatas |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1906–) bazlerneja instruisto |
John William EGGLETON estis angla instruisto, esperantisto ekde la jaro 1906 kaj frua esperantlingva poeto kaj gramatikisto. Li naskiĝis en 1869, la mortdato ne konatas. Interalie Brita Esperantista Asocio en la jaro 1910 publikigis la verkon La Karavano, verkitan de Wilhelm Hauff, esperantigita el la germana de John Eggleton, 107-paĝa en Londono. Sekvis dua eldono en 1921. Ŝajne almenaŭ ekde 1910 li estis membro de la sekcio pri gramatiko en la Lingva Komitato, kaj kadre de la sekcio en 1910 publikigis artikolon pri la "prepozicio al" en la Oficiala Gazeto Esperantista.
Solaj konataj biografiaj informoj estas tiuj kiujn William Auld notis pri li fine de la entute preskaŭ 900-paĝa Esperanta antologio 1887-1981. Tie lia poemo Memoro aperis sur la paĝo 47, la poemo Papilioj sur la paĝoj 48-49, kaj la malmultaj haveblaj biografiaj informoj pri li notiĝis sur la paĝo 846.
Fakte kiam li engaĝite iĝis esperantisto en 1906 kaj sekve iĝis renoma esperantlingva poeto kaj gramatikisto, li registris sin en la esperantista adresaro (je la esperantista numero 13332),[1] kun adreso en la knaba reforma internulejo Haubinda de la reforma pedagogo Hermann Lietz, en Westhausen-Haubinda apud Hildburghausen kaj Meiningen en Turingio, kaj tiam estis instruisto pri la angla lingvo en la elita reforma edukejo en la Germana Regno. Kiom longe li restis en Haubinda aŭ ĉu li iam retranslokiĝis al Anglio, fakte ankoraŭ estas nekonata en la esperantistaj arkivoj. Sed supozeblas ke almenaŭ en 1914 li provis elvojaĝi el Germanio, aŭ alikaze estis malliberigita kiel "malamika fremdlandano" kadre de la Unua mondmilito. Same nekonatas ĉu krom la anglan lingvo li al la germanaj knabaj lernejanoj en la noveca internulejo ankaŭ instruis Esperanton - nur klaras ke li almenaŭ en la jaroj inter 1906 kaj 1914 estis tre engaĝita subtenanto de la internacia lingvo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ :Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”, serio XXVII, parto 1, de januaro ĝis decembro 1906, eldonita de L. L. Zamenhof, nun koppiita en la projekto vikifontaro (esperante)

