John William Strutt Rayleigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John William Strutt Rayleigh
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1842 (1842-11-12)
en Maldon
Morto 30-an de junio 1919 (1919-06-30) (76-jaraĝa)
en Terling Place
Tombo Terling (All Saints) Churchyard vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Terling Place vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Lernejo HarrowTrinity CollegeEton CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Subskribo John William Strutt Rayleigh
Familio
Patro John Strutt, 2nd Baron Rayleigh of Terling Place vd
Patrino Clara Vicars vd
Edz(in)o Evelyn Strutt, Baroness Rayleigh of Terling Place vd
Infanoj Robert Strutt, 4th Baron Rayleigh • Arthur Strutt • Julian Balfour Strutt • William Maitland Strutt vd
Profesio
Okupo fizikistopolitikisto • universitata instruisto • matematikisto • kemiisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en Terling Place vd
Doktoreca konsilisto Edward RouthGeorge Gabriel Stokes vd
Verkado
Verkoj argono ❦
disĵeto de Rayleigh ❦
Rayleigh–Bénard convection ❦
Rayleigh wave vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John William STRUTT, Lordo Rayleigh (12-an de novembro 1842, Langford Grove, Maldon, graflando Essex, Anglio30-an de junio 1919, Terling Place, Witham, Graflando Essex) estis angla natursciencisto, liaj sonikaj kaj optikaj malkovroj estas bazaj en la analizo de ondoj disvastiĝantaj en likvoj. Li ricevis en 1904 Nobel-premion pri fiziko pro analizo de denso de la plej gravaj gasoj kaj malkovro de la nobla gaso argono, kiu estas bazelemento de la aero.

Li lernis en Eton kaj Harrow, sed en 1857 iĝis privata lernanto pro sanaferoj. Li studis ekde 1861 en la kembriĝa Trinity College, kiu li finstudis en 1865 kaj akiris sciencan gradon. Li jam fruaĝe interesiĝis pri la eksperimenta kaj teoria fiziko kaj en 1868 aĉetis diversajn ilojn por memstare eksperimenti. Li publikigis en 1869 verkaĵon, en kiu li klarigis – kompreneble eĉ por ordinaraj homoj – partojn de elektromagneta teorio de la skota fizikisto James Clerk Maxwell.

Li geedziĝis (kun fratino de poŝta ĉefministro Arthur James Balfour) en 1871 kaj poste gravege malsaniĝis. Oni konsilis al li veturon al Egiptio, kie li komencis la verkon de The Theory of Sound (Teorio de la sono), poste traktis li la rezonadon kaj vibradon de la elasta solidaj korpoj kaj gasoj.

Post morto de lia patro en 1873, li heredis la titolon de barono de Rayleigh. Li translokiĝis en Terling Place kaj konstruigis laboratorion por la eksperimentado. Liaj unuaj sciencaj artikoloj traktis elektromagnetecon, kolorojn, sonikon kaj difraktajn kradojn. Tiel ĝi klarigis la bluan koloron de la ĉielo. (Rayleigh-disiĝo?).

Rayleigh instruis inter 1879 kaj 1884 en Kembriĝo, kie li sekvis James Clerk Maxwell kiel dua Cavendish-profesoro de la eksperimenta fiziko. Post kiam li forlasis Kembriĝon, li iĝis sekretario de Rayleigh a Royal Society kaj pelnumis dum 11 jaroj la pozicion de administra gvidanto.

Li mezuris en la 1880-aj jaroj la diversajn gasojn kaj rimarkis la nitrogeno tirita el la aero havas iomete pli grandan denson ol la nitrogeno produktita el aliaj kombinaĵoj. Li sukcesis disigi la gason en 1895 preskaŭ samtempe kun kemiisto William Ramsay, kiu same disigis la gason. Ramsey ekis la laboron por disigo nur post apero de publikaĵo de Rayleigh. Rayleigh ricevis en 1904 Nobel-premion pri fiziko, dum Ramsay ricevis la Nobel-premion pri kemio pro esploroj pri argono kaj aliaj noblaj gasoj. Unu jaron poste, oni elektis Rayleight al prezidanto de Royal Society.

Li akceptis en 1908 kancelieran titolon de la Kembriĝa Universitato, kiun portis ĝis sia morto. Li partoprenis en laboro de la Nacia Fizika Laboratorio (National Physical Laboratory), de la fluga kaj trezora registara komitato. Kvin tagojn antaŭ sia morto, li ankoraŭ laboris pri scienca artikolo.