John o' Groats

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John o' Groats estas vilaĝo en nordorienta Skotlando.

Inter Britoj, ĝi famas nur pro sia loko, ĉe preskaŭ la plej nordorienta pinto de la ĉeftereno. Kiam oni volas organizi longan vojaĝan eventon (ekzemple bicikle, ktp), estas kutimo iri de Land's End en sudokcidenta Anglio (en Kornvalo) al John o' Groats, jen distanco de proksimume 1400km, depende iom de la preciza vojo. La tute plej nordorienta terpinto nomiĝas Duncansby Head, proksimume 3 kilometrojn for de John o' Groats, sed estas neniu vilaĝo tie.

La nomo de la vilaĝo (kun prononco [ʤɒn ə gɹəʊts] laŭ la 'norma' angla maniero, sed skoto dirus Groats pli kiel [gɾoːts]) devenas de nederlando Jan de Groot [jan də xroːt].