Johnny Weissmüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johnny Weissmüller
Johny Weissmuller-publicity.JPG
Persona informo
Naskonomo Peter Johann Weißmüller
Naskiĝo 2-an de junio 1904 (1904-06-02)
en Freidorf
Morto 20-an de januaro 1984 (1984-01-20) (79-jara)
en Akapulko
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pulma edemo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco UsonoAŭstrio-Hungario [#]
Alma mater Lane Technical College Prep High School [#]
Familio
Edz(in)o Bobbe Arnst • Lupe Vélez • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro [#]
Infanoj Johnny Weissmuller Jr. [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • naĝisto • aktoro • akvopilkisto • televida aktoro [#]
Aktiva dum 1931–1976 [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Aktorado
Fama rolo Tarzan
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Weissmuller en 1924

Johnny WEISSMÜLLER [Ĝoni Vejsmuler] (naskiĝis, kiel Peter Johann Weissmüller, la 2-an de junio 1904 en Freidorf (en la historia regiono Banato, tiam en Hungara reĝlando, nun en Rumanio); mortis la 20-an de januaro 1984 en Acapulco, Meksiko) estis usona sportisto kaj aktoro.

Kvarjara li elmigris al Usono kun la gepatroj.

Li gajnis la mondan rekordon en la plej prestiĝa 100-metra liberstila naĝado. Li estas la unua naĝanto, kiu naĝis ĉi tiun naĝon en malpli ol unu minuto.

Entute li gajnis kvin orajn medalojn en naĝado ĉe du sinsekvaj Someraj Olimpikoj (Parizo 1924 kaj Amsterdamo 1928). Daŭre li konsideriĝas unu el la plej grandaj naĝantoj de ĉiuj tempoj.

Poste li rolis en filmo pri Tarzano, kiel ĉefrolulo.