Saltu al enhavo

Jojo Moyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jojo Moyes
Persona informo
Pauline Sara Jo Moyes Arthur
Naskonomo Pauline Sara Jo Moyes
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1969 (1969-08-04) (56-jaraĝa)
en Maidstone
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Holloway, Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
romanisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ĵurnalismo, literatura aktiveco kaj prozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj The Giver of Stars vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pauline Sara Jo "Jojo" MOYES (naskita la 4-an de aŭgusto 1969 en Londono) estas brita ĵurnalistino, verkistino kaj scenaristino. [1] Ŝia plej konata verko estas la romano Me Before You. [2][3]

Ŝi estas unu el la malmultaj aŭtoroj, kiuj dufoje gajnis la premion Romantika Romano de la Jaro de la Asocio de Romantikaj Romanverkistoj. Ŝi unue gajnis ĝin en 2004 por Freeign Fruit kaj en 2011 por The Last Letter From Your Lover.

Ŝiaj romanoj estis tradukitaj en tridek tri lingvojn. [4][5]

Moyes studis ĵurnalismon kaj laboris en la gazetaro antaŭ ol iĝi verkistino; ŝi unue verkis por la gazeto Sunday Morning Post en Honkongo, poste dum dek jaroj por The Independent en Londono.

Ŝi debutis kiel romanverkisto en 2002, sed nur vere famiĝis dek jarojn poste, kiam ŝia libro Me Before You fariĝis furorlibro kaj internacia sukceso. [6]

Mojes loĝas sur bieno en Essex kun sia edzo, ĵurnalisto Charles Arthur.

Mallongaj rakontoj

[redakti | redakti fonton]
  • Paris for One and Other Stories (2015), kolekto de 10 mallongaj rakontoj kaj 1 novelo: (ISBN 0-7352-2107-3)
"Paris for One", "Between the Tweets", "Love in the Afternoon", "A Bird in the Hand", "Crocodile Shoes", "Holdups", "Honeymoon in Paris" (novella), "Last Year's Coat", "Thirteen Days with John C", "Margot", "The Christmas List"

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]