Jokha al-Harthi
| Jokha al-Harthi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 16-an de julio 1978 (48-jaraĝa) en Omano | ||||
| Lingvoj | araba • angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Omano | ||||
| Alma mater | Universitato de Edinburgo - doktoreco (–2010) Universitato de Sultano Kabus | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | romanisto • verkisto • universitata instruisto • novelisto • literatursciencisto | ||||
| Laborkampo | literatura aktiveco • beletro vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jokha ALHARTHI (ankaŭ al-Harthi, arabe جوخة الحارثي, Ǧūḫa al-Ḥāriṯī; naskita la 16an de julio 1978 en Omano) estas omana aŭtoro kaj universitata lekciisto pri araba literaturo. En 2019, ŝi fariĝis la unua araba verkisto kiu gajnis la Internacian Man-Booker Premion pro sia alanglatradukita romano Heveanly Bodies aŭ Celestial Bodies (سيدات القمر ; Cielestaj korpoj).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jokha al-Harthi studis en Omano kaj Britio. Ŝi doktoriĝis pri klasika araba literaturo ĉe la Universitato de Edinburgo. Ŝi estas preleganto pri araba literaturo ĉe la Universitato de Sultano Kabus en Omano.
Al-Harthi publikigis tri romanojn, tri kolektojn de noveloj kaj tri infanlibrojn same kiel sciencajn verkojn. Kelkaj el ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la anglan, francan, italan, korean kaj aliajn lingvojn. En 2016, al ŝia romano Narinjah (Amaraj Oranĝoj) estis premiita la Sultan Qaboos Award for Culture, Arts and Literature.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Romanoj
- Manamat (Sonĝoj), 2004.
- Sayyidat al-Qamar (Ĉielaj korpoj aŭ Virinoj de la Luno) 2010, Ĉielaj korpoj , tradukita de Marilyn Booth, Inverness: Sandstone Press, [2018], ISBN 978-1-912240-16-6
- Narinjah (Amaraj Oranĝoj), 2016, Amara oranĝarbo , tradukita el la araba de Marilyn Booth, Londono; Novjorko; Sidnejo; Toronto; Nov-Delhio: Scribner, 2022, ISBN 978-1-4711-9389-7
Noveloj
- Sabi Ala al-Sath (La knabo sur la tegmento), 2007.
- fi Madih al-Hubb (Impona Amo), 2008.
Infanlibroj
- uŝŝ lil-Asafir (Birdonesto), 2010.
Redaktisto
- Maqati Min Sirat Lubna Ith Aana al-Rahil (noveloj), 2001.
- Diwan Ahmed bin Abdullah (poeziolibro), 2014.
Sciencaj verkoj
- Dirasat Fi Adab Oman Wa al-Khalij (Studoj de Literaturo en Omano kaj la Golfa Regiono ), 2003.
- Mulahaqat al-shumus: manhaj al-talif al-adabi fi "Kharidat al-qasr". (La Ĉasado de la Suno. La Literatura Metodologio en la Libro “Kharidat al-Qasr”), 2010.

