Jokohamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jokohama (urbeto).
Jokohamo
Japana nomo 横浜市
granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbo de Japanio • havenurbo • sateliturbodormurbo
Loko
Lando Japanio
Regiono Kanto
Gubernio Kanagaŭa
Municipokodo 14100-3
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 437,38 km²
Loĝantaro (1-a de junio 2006)
     Tute 3 598 302
Koordinato 35° 27′ N 139° 39′ O / 35.450 °N, 139.650 °O / 35.450; 139.650 (mapo)Koordinatoj: 35° 27′ N 139° 39′ O / 35.450 °N, 139.650 °O / 35.450; 139.650 (mapo)
Simboloj
Arbo Ginko, Zelkovo, Sazanka (Camellia sasanqua), "sangoĵu", "ŝii", Cubaki (Camellia japonica)
Floro Rozo
Urbodomo de Jokohamo
Urboestro Hajaŝi Humiko
Adreso 〒231-0017
Naka-ku, Mitato-machi 1-1
Telefononumero +81-45-671-2121
Oficiala retpaĝo: http://www.city.yokohama.jp/
vdr

Jokohamo (esperantigita nomo) aŭ Jokohama (横浜市 [joko-hama-ŝi], Hepburn/Kunrej: Yokohama) estas japana Granda Urbo kun Esceptoj, kiu situas en orienta parto de Gubernio Kanagaŭa kaj estas ĝia prefekteja urbo. Nuntempe Jokohamo havas plej multajn loĝantojn en Japanujo escepte de Tokiaj specialaj kvartaloj. La urbo estas parto de Pacifika Megalopolo.

Historio

Alveno de Matthew Perry

En epoko de Edo, tranoktejoj de Tokaido: Kannagaŭa, Hodogaja, Tocuka ktp troviĝis tie. "Vilaĝo Jokohama" (ĉirkaŭ nuna Naka-kvartalo) estis malgranda fiŝada vilaĝo en epoko de Edo kiam Japanio fermis sin.

La 10-an de februaro 1854 (laŭ gregoria kalendaro la 8-an de marto) Usona komandanto Matthew Perry alvenis sude de Jokohamo kun 11 batalŝipoj, kaj postulis al Japanujo malfermi kelkajn havenojn por komercado.

Je 19-a de junio 5-a jaro de Ansei, t.e. 29-a de julio 1858, ekvalidis Traktato pri Amikeco kaj Komerco inter Japanujo kaj Usono. Ĝi aldifinis Kanagaŭa malfermhaveno, sed reĝimo de Edo malfermis Jokohama-vilaĝon kiel "Kanagaŭa situanta en Jokohamo" anstataŭ Kanagaŭa por malproksimigi fremdulojn al ĉefvojo Tokajdo. Jokohama Haveno prosperis kaj oni nomis ĝin "横浜" [Jokohama]. 1889, "Urbo Jokohama" (横浜市) ekoficis.

Kvartaloj (-ku)

Jokohama Minato-Mirai 21
historia mapo de Tokia Golfo

Jokohamo konsistas el 18 kvartaloj (区 [ku])

Gravaj Ejoj:

  1. Curumi: Yokohama Bay-Bridge, Curumi Cubasa Ponto, Namamugi(Namamugi-Incidento okazis)
  2. Kanagaŭa
  3. Niŝi-ku: Stacio Jokohama, Jokohama Minato-Miraj 21, Yokohama Landmark Tower, Queen's Square Yokohama, Jokohama Muzeo de Arto
  4. Naka-ku: Parko Jamaŝita, Jokohama Stadiono
  5. Minami-ku
  6. Hodogaja
  7. Isogo
  8. Kanazaŭa: Jokohama-Hakkejĝima Seaparadise, Templo de Ŝomjo, Yokohama Bayside Marina
  9. Kohoku: Jokohama Areno, Jokohama Internacia Stadiono, Muzeo de Rameno
  10. Tocuka
  11. Konan
  12. Asahi: Jokohama Zoologia Ĝardeno Zoorasia
  13. Midori-ku
  14. Seja
  15. Sakae
  16. Izumi
  17. Aoba
  18. Cuzuki

Fervojoj

Ĝemelaj urboj

Naskiĝintoj

Himno

Esperanto-movado

Okazis la 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en 2007 Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj