Irena Sendlerowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jolanta)
Irena Sendlerowa
Pola sociala laboristino, savinto de 2500 judaj infanoj de morto
Pola sociala laboristino, savinto de 2500 judaj infanoj de morto
Persona informo
Irena Sendlerowa
Naskonomo Irena Krzyżanowska
Naskiĝo 15-an de februaro 1910 (1910-02-15)
en Varsovio, Kongresa Pollando
Morto 12-an de majo 2008 (2008-05-12) (98-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Familio
Patro Stanisław Krzyżanowski vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo clinical nurse specialist • rezistobatalanto • socia laboristo • aktivulo • socia aktivisto • administrator • edukisto • humanitaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Irena Sendlerowa, 1942
La 95-a naskiĝtago de Irena Sendlerowa, inter la gastoj estas ŝia filino Janina Zgrzembska kaj la savitaj de la Holokaŭsto (i.a. Elżbieta Ficowska, la 15-an de februaro 2005)
La tombo de Irena Sendlerowa en Tombejo Powązki en Varsovio
La memortabulo omaĝe al Irena Sendlerowa kiel Justulo inter la nacioj ĉe la strato Pawiński n-ro 2 en Varsovio
Aleo de Irena Sendlerowa en Varsovio
La komunikilo de germana polico en Varsovio en la germana kaj pola lingvoj, pri mortpuno por la helpantoj por judoj
Irena Sendlerowa dum la antaŭkristnaska vespero 1944 (la 24an de decembro 1944)

Irena Stanisława SENDLEROWA el la familio Krzyżanowska, pseŭdonimo Jolanta (* la 15-an de februaro 1910 en Varsovio; † la 12-an de majo 2008 en Varsovio) naskiĝis kiel filino de pola familio, kiu vivis en la ĉirkaŭo de Varsovio. Ŝia patro estis kuracisto kies klientoj ĉefe estis malriĉaj judoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito dum la germana sieĝo de Pollando, ŝi vivis en Varsovio kaj laboris por la urba "Sociala Bonfara Sekcio". Ŝi komencis helpi judojn ekde la tempo de la starigo de la Varsovia geto.

En decembro de 1942, la nove kreita Żegota ([1]),Konsilantaro por Helpo al Judoj, nomumis ŝin estri la infanan sekcion. Kiel dungito de la Sociala Bonfara Sekcio, ŝi havis specialan permeson eniri la Varsovian geton, kie ŝi portis stelon de Davido. Ŝi kunlaboris kun infana sekcio de la urba administraro, ligita kun la Centra Bonfara Konsilantaro, pola helpa organizaĵo sub Germana kontrolo.

Ŝi organizis kontrabandadon de la judaj infanoj el la geto kaj metadon ĉe anstataŭaj polaj familioj, ĉe Varsovia orfejo, ĉe la Fratinoj de la Familio de sankta Maria kaj katolikaj monaĥinejoj de la monaĥinoj en Turkowice kaj Chotomowo.

Arestita en 1943 de Gestapo, ŝi estis severe torturita kaj ricevis mortopunon. Żegota savis ŝian vivon per subaĉeto de Germanaj gardistoj survoje al ŝia ekzekutejo. Dum la tempo en kiu ŝi kaŝiĝis, ŝi daŭrigis labori por la judaj infanoj.

Irena Sendlerowa. 1942

Jolanta estas heroino de la pola Rezistado dum la dua monda milito, mencienda pro ŝia sekreta agado por savi hebreojn persekutatajn de la nazioj okupantaj Pollandon, kaj honorita la kvinan de decembro 1965 per registrado en Yad Vashem de la holokaŭsta muzeo en Jerusalemo kiel justulo inter la nacioj.

Aktivulino de la sekreta movado “Zegota”, ŝi estis profesie sociala asistino kaj kiel tia ŝi havis aliron al la geto de Varsovio, el kiu ŝi sukcesis savige fuĝigi ĉirkaŭ 2500 hebreajn infanojn. Multnombraj la artifikoj uzitaj por fuĝigi infanajn hebreojn: fuĝoj pertrajne, perambulance, tra subteraj tuneletoj, eĉ tra justecpalaco aŭ trakloakrete. Se malfacilis liberigi la infanojn, same malfacilis ilin, poste, loĝigi en urboj kaj trakampare ĉe katolikaj familioj kaj monaĥ(in)ejoj kaj orfejoj: ŝanĝi nomojn, anagrafiajn datenojn, akiri kaj inventi ŝajnigojn, provizi edukadon kaj respekton de la origina kredo de la infano: taskoj faciligitaj de eksplicita katolikismo de Irena kaj ankaŭ de Zegotanoj. La plej originala elpensaĵo: elgetigi perambulance, anstataŭ malsanulojn, gelaktantojn kun apud la ŝoforo hundo bojanta por kovri la evantualajn plorojn de infanoj. Ŝi notadis ĉiujn verajn nomojn apud la falsaj kaj enterigis ene de boteloj kaj marmeladvazetoj, en la espero povi reŭnuigi, iam postmilite, la infanojn al la gepatroj.

Sed la Gestapo malkovris ŝiajn trompaĵojn, ŝin arestis (1943) sen tamen kompreni la vastecon de la savinfana reto: submetita al torturo, Jolanta (nombatale nomata) ne rivelis la ekziston de la “Zegota” kaj ne konigis ŝiajn komplicojn; kondamnita al morto, ŝi sukcesis fuĝi helpe de la pola sekreta Rezistado.

Ŝia eksterordinara agado restis iomete en ombro dum la komunista reĝimo pro ŝia aliĝo, dum la milito, al la nacia Rezistada movado, kontraŭa al tiu komunista.

Sed ŝia agado estis remalkovrita kaj konigita al la granda publiko en 1999 danke al 4 studentinoj de la usona urbo Uniontown, en Kansas, kiuj enscenigis teatran spektaklon “La vivo de ladskatolo”, kiu portis al la internacia atento la alidediĉitan historion de Irena Sendler.

Ĉiam en Usono, en la venonta (2010) printempo oni povos spekti filmon pri Irena, pri kiu Ana Mieszkowska [1] (aŭtorino de iuj volumoj pri elstaraj polaj virinoj), nun proponas biografion de Irena kun prefaco de Moni Ovadia.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Ordeno de la Blanka Aglo sur blua rubando
Irena Sendlerowa estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Lernejoj je la nomo de Irena Sendlerowa[redakti | redakti fonton]

  • La Elementa Lernejo n-ro 34 en Rybnik (tie estas fakultative instruata Esperanto fare de instruistino Teresa Konsek) ([3])

Foto-galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • NOME IN CODICE JOLANTA - L'INCREDIBILE STORIA DI IRENA SENDLER, de MIESZKOWSKA ANNA. La donna che salvo' 2.500 bambini dall'Olocausto
  • (Kodice Jolanta- LA NEKREDEBLA HISTORIO DE IRENA SENDLER (La virino kiu savis 2500 infanojn el la Holokaŭsto)
  • Anna Mieszkowska, Matka dzieci Holocaustu. Historia Ireny Sendlerowej (Muza, Warszawa 2004, ISBN 83-7319-254-9; wyd. II: 2005