Jon Lee Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lee Anderson

Jon Lee ANDERSON (n. 15-an de januaro, 1957) estas a biografiisto, aŭtoro, internacia esplorĵurnalisto kaj verkisto por The New Yorker, ĉefe pri militaj lokoj kiaj tiuj de Afganio, Irako, Ugando, Israelo, Salvadoro, Irlando, Libano, Irano, kaj tra Mezoriento. Anderson verkis ankaŭ por The New York Times, Harper's, Life, kaj The Nation.

Anderson eklaboris kiel ĵurnalisto en 1979 por Lima Times en Peruo. Dum la 1980-aj jaroj li laboris ĉefe ĉe Centrameriko, unue por Jack Anderson kaj poste por Time magazine.

Anderson verkis ankaŭ la definitivan 800paĝan biografion de la ikona marksista revoluciulo Che Guevara. Titole Che Guevara: A Revolutionary Life, ĝi estis unafoje publikita en 1997. Dum serĉado por la libro en Bolivio, li malkovris la kaŝitan lokon de la tombo de Guevara el kiu ties restaĵoj estis elfositaj en 1997 kaj redonitaj al Kubo.

Libroj

  • Guerrillas: Journeys In the Insurgent World. (malmola) 1992. (mola) Penguin Books, 2004. ISBN 0142004979
  • Che Guevara: A Revolutionary Life. Grove Press, 1997. ISBN 0802116000
  • The Lion's Grave: Dispatches from Afghanistan. Grove Press, 2002. ISBN 0802117236
  • The Fall of Baghdad New York: The Penguin Press, 2004. ISBN 1594200343

Eksteraj ligiloj

http://www.newyorker.com/archive/2005/09/19/050919fa_fact Leaving Desire 'The Ninth Ward After the Hurricane: Letter from New Orleans'