Jona (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jona
Rivero Jona inter Rüti kaj Rapperswil-Jona
rivero
Bazaj informoj
Longeco 20 km
Akvokolekta areo 65 km²
Averaĝa trafluo 10,8 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 950 m
Enfluejo Lago de Zuriko
- Alteco 406 m
Geografio
Alfluantoj diversaj riveretoj
Rivero en Eŭropo
vdr

Jona estas rivero en la kantonoj Zuriko kaj Sankt-Galo en Svislando.

De la fonto ĝis la alfluo[redakti | redakti fonton]

La fonto de la rivero Jona troviĝas sub la pinto de la monto Bachtel sur la teritorio de la municipo Gibswil en Fischenthal. Post impresa akvofalo la rivero atingas fluante orienten Wald ZH kaj tiam turniĝas sude kaj sin verŝas en abismon, kiun per impresaj pontoj trapasas la fervojlinio de Rüti tra la Jonavalo kaj Tössvalo al Bauma kaj Vinterturo. La rivero nun fluas okcidenten kaj formas la limon inter la urbo Rüti kaj la komunumo Dürnten, por post en la centro de Rüti subite turniĝi suden. Ĝi tiam fluas meze tra la urbo Rüti kaj poste laŭlonge de la fervlinio atingas la municipon Jona SG. La rivero nun en meandroj fluas tra Jona formas delton en la supera parto de la Lago de Zuriko, sur kiu situas la urboparto Busskirch. Finfine la rivero alfluas la superan Lagon de Zuriko je 406 metroj super la marnivelo.

Komunumoj laŭlonge de la rivero Jona[redakti | redakti fonton]

Sur la vojo de la rivero Jona situas en la Kantono Zuriko la komunumoj Fischenthal, Wald ZH, Dürnten, Rüti ZH kaj en la Kantono Sankt-Galo la urbo Rapperswil-Jona.

Fonto de energio kaj riĉeco[redakti | redakti fonton]

Riverelektrejo de Jona inter Rüti kaj Wald

Jam en mezepoko oni utiligis per akvomuelejoj la akvoenergion de la rivero. Tiu energifonto ebligis en la 19-a jarcento la industriiĝon de la regiono kaj la riĉiĝon de la komunumoj Wald kaj Rüti, por kies tekstilindustrio la rivero estis la vivovejno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.