Jonas Gahr Støre
Aspekto
Jonas Gahr STØRE (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1960 en Oslo, do nun 65-jara) estas norvega politikisto. Lia partio estas la socialdemokrata Laborista Partio (norvege Arbeiderpartiet). Ekde la jaro 2009 li estas parlamentano en Storting, ekde 2014 partiestro de la norvegia laborista partio. De 2005 ĝis 2012 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj, poste ĝis 2013 ministro pri sano kaj prizorgo. Ekde la 14-a de oktobro 2021 li estas ĉefministro de Norvegio.
| ||||||


