Jonas Hanway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Portreto de Jonas Hanway fare de James Northcote, ĉ. 1785.

Jonas Hanway (12-an de aŭgusto 1712 – 5-an de septembro 1786), estis angla vojaĝanto kaj filantropo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Portsmouth, en la suda marbordo de Anglio. Dum ankoraŭ infano, lia patro, kiu estis marŝip-prizorgisto, mortis kaj la familio poste translokiĝis al Londono. En 1729, Jonas meti-lernanto ĉe komercisto en Lisbono. En 1743, post kiam li estis mem en la komerco por iom da tempo en Londono, li iĝis partnero kun s-ro Dingley, komercisto en Sankt-Peterburgo, kaj tiamaniere li kondukis vojaĝojn al Rusio kaj Persio. Forlasante Sankt-Petersburgon la 10-an de septembro 1743, kaj pasante sude de Moskvo, Caricin kaj Astraĥan, li alvenis la Kaspian maron la 22an de novembro kaj alvenis al Astrabad la 18-an de decembro. Ĉi tie liaj varoj estis kaptitaj de Mohammed Hassan Beg, kaj li s atingis nur post granda mizero la tendaron de Nadir Shah, sub kies protekto li reakiris plimulton (85%) de lia posedaĵo. Lia reveno vojaĝo estis embarasita pro malsano (ĉe Resht), atakoj de piratoj, kaj ses semajnoj da kvaranteno; li alvenis al Sankta Petersburgo nur la 1-an de januaro 1745. Ĝi denove forlasis la rusan ĉefurbon la 9-an de julio 1750 kaj vojaĝis tra Germanio kaj Nederlando al Anglio (28-an de oktobro). Li pasigis reston de lia vivo plejparte en Londono, kie la rakonto de liaj vojaĝoj (eldonita en 1753) baldaŭ igis lin grava viro, kaj kie li dediĉis sin al filantropa kaj bon-civitana agado.

En 1756, Hanway fondis The Marine Society, por gardi la provizon de britaj maristoj; en 1758, li iĝis guberniestro de la Foundling Hospital, pozicio kiu estis levita al vicprezidanto en 1772; li estis grava kunlaboranto en la establo de la Magdalen Hospital; en 1761 li havigis pli bonan sistemon de paroĥa naskiĝa registriĝo en Londono; kaj en 1762 li estis nomumita komisaro por provizado de la mararmeo (10-an de julio); ĉi tiun oficejon li tenis ĝis oktobro de 1783.

Li mortis kiel fraŭlo, la 5-an de septembro 1786 kaj estis entombigita en la kripto ĉe St. Mary's Church, Hanwell. Monumento al lia memoro, skulptita de John Francis Moore estis starigita en Abatejo Westminster en 1786.

Hanway estis la unua London-ano, onidire, kiu portis la ombrelon, kaj li triumfis super ĉiuj Hackney-kaleŝoj, kiuj provis fi-krii (riproĉi) kaj forpuŝi lin (portantoj de ombrelo ne bezonis kaleŝon). Li atakis trink-monon kun kelkaj provizoraj sukcesoj. Ekde la 17-a jarcento, oni esperis de vizitantoj de privataj hejmoj en Anglio, ke oni ĉe forlaso de la hejmo donu malgrandan monsumon (angle vail) al la servantoj. Poste tiu kutimo disvastiĝis al kafumejoj kaj aliaj servejoj kaj eksterlande. Pro sia alsturmo je teo-trinkado, li iĝis engaĝita en disputo kun Samuel Johnson kaj Oliver Goldsmith. Liaj lastaj klopodoj estis en la nomo de kamenpurigistoj. Lia batalo por solula ĉelo por malliberuloj kaj opozicio al juda hejmigo estis pli dubindaj aferoj de lia aktiveco en sociaj aferoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hanway verkis 74 presitajn verkojn, plej ofte pamfletojn. Literaturan gravecon havas la Historical Account of British Trade over the Caspian Sea, with a Journal of Travels, etc. (London, 1753). Li estas nuntempe citita por lia agado pri Foundling Hospital.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roland Everett Jayne, Jonas Hanway: Philanthropist, Politician, and Author (1712–1786), London: Epworth Press, J. Alfred Sharp, 1929.