Jonas Staugaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonas Staugaitis (la plej maldekstra sidanto) dum 1918

Jonas STAUGAITIS (Pri tiu ĉi sono prononco, * la 20-an de majo 1868, † la 18-an de januaro 1952) formale estis la kvara prezidento de Litovio dum decembro 1926. Dum la armea puĉo de 1926 en Litovio li, estante la parolisto de la nacia parlamento Seimas, pro manko de oficanta elektita prezidento inter la 18-a kaj 19-a de decembro 1926 por malpli ol 24 horoj laŭ la ŝtata konstitucio plenumis la prezidentan funkcion. Post la armea puĉo li rezignis pri sia posteno.

Jonas Staugaitis estis medicinisto, kiu estis studinta en la universitato de Varsovio. Dum 1919, li estis elektita membro de la litova parlamento kiel membro de la Litova Kamparana Popola Unio. La 2-an de junio 1926 li estis elektita la parolisto de la parlamento Seimas.

Post sia morto dum la jaro 1952 li estis entombigita en Kaŭnaso.

Antaŭe:Prezidento de LitovioPoste:
Kazys Grinius1926Aleksandras Stulginskis