Jonas Vingegaard
Aspekto
| Jonas Vingegaard | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Jonas Vingegaard Rasmussen |
| Naskiĝo | 10-an de decembro 1996 (28-jaraĝa) en Hillerslev, |
| Lingvoj | dana • angla |
| Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
| Alma mater | ISI Idrætsefterskole (en) Tingstrup Skole (en) Hillerslev Skole (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Trine Marie Vingegaard Hansen |
| Amkunulo | Trine Marie Vingegaard Hansen (2018–) |
| Parencoj | Rosa Kildahl (bopatrino) |
| Okupo | |
| Okupo | biciklisto |
| TTT | |
| Retejo | https://jonasvingegaard.dk/ |
Jonas Vingegaard estas dana profesia biciklisto. Li naskiĝis la 10-an de decembro 1996 en Hillerslev, Danio, do momente estas 28-jaraĝa. En 2022 kaj 2023 li estis la venkinto de la renoma biciklista konkurso Tour de France, kaj en 2021, 2024 kaj 2025 krome atingis la duan pozicion. Krome li ankaŭ atingis la duan pozicion de 2023 en la simile renoma hispania biciklista konkurso Vuelta a España.

