Jonathan Rhys Meyers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonathan Rhys Meyers dum la premiero de la filmo Mission: Impossible 3 (2006)

Jonathan Rhys Meyers (denaske Jonathan Michael Francis O'Keeffe, naskiĝis la 27-an de julio 1977 en Dublino) estas irlanda aktoro.[1]

Biografio

Infanaĝo kaj eduko

Jonathan Michael Francis O'Keeffe naskiĝis en 1977 en Dublino, ĉefurbo de la Respubliko Irlando. Ĉar li naskiĝis kun kora malsano, la gepatroj tre rapide katolike baptigis lin, ĉar ili timis lian rapidan morton. Plurajn monatojn li komence de sia vivo pasigis en malsanulejo. Jaron post la naskiĝo, lia familio translokiĝis al la urbo Cork, en la sudokcidento de la irlanda insulo. Kiam la knabo estis tri-jara, la patro forlasis la familion. La junulo ekhavis tri pli junajn fratojn - Jamie, Alan kaj Paul.

Post tre skua infanaĝo, "Johnny" en aĝo de 16 jaroj estis forsendita el la lernejo. Li pasigis multe da tempo en bilardejoj kaj filma agento alparolis lin testaktori por refilmigo de la origine franca filmo "La Milito de la Butonoj" (1994): tamen fine li ne ricevis la ĉefan rolon. Li ekaktoris en reklamaj filmetoj kaj aktore debutis en neĉefa rolo de la filmo "Viro sen graveco" (A Man of No Importance). Unuan ĉefan rolon li en 1996 havis en la filma dramo "La malapero de Finbar" (The Disappearance of Finbar), filmita en la svedia parto de Laponio. Sekvis pluraj filmoj, en kiuj li ĉefe ludis junajn krimulojn.

La 21-jarulo internacie konatiĝis en la jaro 1998, kiam li aktoris en la filmo Velvet Goldmine, rolante rokmuzikiston iom similan al la kantisto David Bowie. Por tiu rolo li jaron poste nomumiĝis kandidato por la premio plej bona nova aktoro de la organizaĵo London Critics Circle.

Post tiu filmo li aktoris kaj en kinejaj kaj portelevidaj filmoj. Inter alie li en 2005 personigis la junan kantiston "Elvis Presley" en televida serio simple nomata "Elvis". Inter alie li en 2007 aktivis en la romantika filmo August Rush, kaj en 2008 personigis la reĝon Henrikon la 8-a de Anglio en la serio "The Tudors".

Privata vivo

La aktoro daŭre loĝas en la irlanda urbo Cork. Krom esti teatra kaj filma aktoro, li estas talenta muzikisto kaj kantisto, kiu preferas tradician irlandan muzikon kaj mem produktis plurajn kantojn en la filmoj Velvet Goldmine kaj August Rush. En ĵurnaloj lia vizaĝo inter alie ankaŭ aperis en anoncoj por parfumoj de la firmao Hugo Boss.

Filmaro

  • 1994: "A Man of No Importance" ~ en la rolo de First Young Man
  • 1996: "Michael Collins" ~ en la rolo de Collins' Assassin
  • 1996: "The Killer Tongue" (aŭ hispane "La lengua asesina") ~ en la rolo de Rudolph
  • 1996: "The Disappearance of Finbar" ~ en la rolo de Finbar Flynn
  • 1996: "Samson and Delilah" (televida filmo)
  • 1997: "The Maker" ~ als Josh Minnell
  • 1997: "Telling Lies en America" ~ en la rolo de Kevin Boyle
  • 1998: "Velvet Goldmine" ~ en la rolo de Brian Slade
  • 1998: "The Governess" ~ en la rolo de Henry Cavendish
  • 1998: "The Tribe" (televida filmo) ~ en la rolo de Adam
  • 1998: "B. Monkey" ~ en la rolo de Bruno
  • 1999: "Ride With the Devil" ~ en la rolo de Pitt Mackeson
  • 1999: "The Loss of Sexual Innocence" ~ en la rolo de Nic
  • 1999: "Titus" ~ en la rolo de Chiron
  • 2000: "Gormenghast" (televida serio) ~ en la rolo de Steerpike
  • 2001: "Prozac Nation" ~ en la rolo de Noah
  • 2001: "Happy Now" ~ en la rolo de Mark Wraith
  • 2001: "Tangled" ~ en la rolo de Alan Hammond
  • 2002: "The Magnificent Ambersons" (televida serio) ~ en la rolo de George Amberson Minafer
  • 2002: "Kick it like Beckham" (Bend It Like Beckham) ~ en la rolo de Joe
  • 2003: "I’ll Sleep When I’m Dead" ~ en la rolo de Davey
  • 2003: "The Lion in Winter" ~ en la rolo de Philip
  • 2003: "Octane" ~ en la rolo de The Father
  • 2003: "The Tesseract" ~ en la rolo de Sean
  • 2004: "Vanity Fair" ~ en la rolo de George Osborne
  • 2004: "Alexander" (Aleksandro la Granda) ~ en la rolo de Cassander (Kasandro)
  • 2005: "Elvis" ~ en la rolo de Elvis Presley
  • 2005: "Match Point" ~ en la rolo de Chris Wilton
  • 2006: "Mission Impossible 3" ~ en la rolo de Declan
  • 2007: "August Rush" ~ en la rolo de Louis Connelly
  • 2007–2009: "The Tudors" (televida serio) ~ en la rolo de reĝo Henriko la 8-a de Anglio
  • 2008: "The Children of Huang Shi" ~ en la rolo de George Hogg
  • 2008: "A Film with Me en It ~ en la rolo de Pierce 2
  • 2009: "From Paris With Love ~ en la rolo de Richard Stevens
  • 2009: "Shelter ~ en la rolo de Adam
  • 2009: "Mandrake ~ en la rolo de Mandrake

Eksteraj ligiloj

Jonathan Rhys Meyers ĉe Interreta filma datumbazo (angle)

Notoj

  1. biografio en la retejo NNDB