Jonava
Jonava | |||
---|---|---|---|
la administrejo
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 55000–55999 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 134 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 985 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55.07222222222224.280555555556Koordinatoj: 55° 4′ N, 24° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 65 m [+] | ||
Areo | 13,67 km² (1 367 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Jonava estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Jonava, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno. En 2023 en la urbo vivis 27 134 loĝantoj.
La urbo Jonava troviĝas 30 kilometrojn nordoriente de Kaŭno, la dua plej granda litova urbo, proksime de la loko, kie la rivereto Šventoji fluas en la riveron Neris. Ĝi fondiĝis "nur" en 1740 kaj havas kristanan nomon, kiu pli-malpli signifas 'urbo de la sankta Johano'. Tial ĉiujare la festo de la sankta Johano ("Joninės"), kiun en tuta Baltio oni celebras baze de antikvaj paganaj tradicioj multe pli aĝaj ol la kristana influo, en Jonava aparte intense celebriĝas. En 1864 la urbo ricevis urban statuson.
fontanoj antaŭ slabokonstruaĵoj