Saltu al enhavo

Joong-ang Ilbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joong-ang Ilbo
emblemo
gazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de septembro 1965 vd
Landoj Sud-Koreio vd
Fondintoj Lee Byung-chul vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La JoongAng, antaŭe konata kiel la JoongAng Ilbo (koree 중앙일보, signifante Centra Gazeto), estas sudkorea ĉiutaga gazeto.

Kune kun la Chosun Ilbo kaj la Dong-a Ilbo, ĝi estas unu el la tri plej grand-eldonantaj ĉiutagaj gazetoj en Sud-Koreio. La gazeto estas konsiderata gazeto de registro en Koreio. [1]

La gazeto estis fondita en 1965 de Lee Byung-chull, fondinto de la plej granda sudkorea ĉaebola firmao, Samsung. [2] Ĝi havas sian sidejon en la sudkorea ĉefurbo, Seulo, ekde tiam. Dimanĉa eldono, JoongAng Sunday, estas publikigata ekde 2007.

La anglalingva eldono titoliĝas Korea JoongAng Daily. Ĝi estas unu el tri ĉiutagaj anglalingvaj gazetoj en Sud-Koreio, kune kun The Korea Times kaj The Korea Herald. La Korea JoongAng Daily estas vendata komune kun The New York Times. [3] Ĝia eldonisto estas Hong Jeong-do.

Ĝi estas la posedanto de la kabla televidkanalo JTBC kaj la kinejĉeno Megabox.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Youm, Kyu Ho. (August 2018) “3”, Korean Communication, Media, and Culture: An Annotated Bibliography, 1‑a eldono, Lexington Books. ISBN 978-1498583329. “The prominent "big three" publications — Chosun Ilbo, Dong-A Ilbo, and Joongang Ilbo — are newspapers of record with a combined three million subscribers.”.
  2. ↑ Lee Byung-Chul, Chairman of Samsung Group, passed away.. Arkivita el la originalo je 2023-08-10. Alirita 2023-08-10 .
  3. ↑ The New York Times - Breaking News, World News & Multimedia. Arkivita el la originalo je 2013-10-15. Alirita 2013-10-15 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]