Joplin (Misurio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbocentra Joplin.

Joplin (elp. ĜAPlen) estas la oka plej granda urbo en usona ŝtato Misurio. En 2000 ĝia loĝantaro estis 45,504, kaj en 2010 50,150.

La urbo prenis sian nomon de la unua loka Metodista pastro, Harris Joplin.

Tornado en majo 2011

Vespere de la 22a de majo, 2011, unu el la plej detruaj tornadoj en la historio de Usono trapasis la urbon Joplin, detruante aŭ funde difektante milojn da konstruaĵoj, inkluzive de granda malsanulejo, kaj mortigante almenaŭ 142 homojn.

Konataj Joplin-anoj

Ŝablono:Ĝermo-usono