Jordanio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad Abughaush ricevis ormedalon en tekvondo ĝis 68 kilogramoj en la Somera Olimpiko 2016
La olimpika flago

Sportista teamo de  Jordanio en la Olimpikoj ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis jordaniaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte tri medalojn, ĉiuj en luktosporto: Temas pri ora medalo pri tekvondo en la Somera Olimpiko 2016, kaj kvin jarojn poste arĝenta pri tekvondo kaj bronza medalo pri karateo en la Somera Olimpiko 2020, do 2021. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 105-an rangon (kun Grenado).

Kunordigas la teamon la Jordania Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

emblemo
emblemo