Jordi Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jordi Alba
Persona informo
Naskonomo Jordi Alba Ramos
Naskiĝo 21-an de marto 1989 (1989-03-21) (34-jaraĝa)
en L'Hospitalet de Llobregat
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://www.jordialba.com/
vdr

Jordi Alba aŭ plennome katalune Jordi Alba i Ramos respektive hispane Jordi Alba Ramos (naskiĝis la  21-an de marto 1989(nun 1989-03-21) en L'Hospitalet de Llobregat, Katalunio, do nun estas 34-jara) estas kataluna respektive hispana futbalisto.

Li komencis sian karieron en junulaj teamoj de la klubo FC Barcelona, kie li ludis inter la jaroj 1998 kaj 2005, do inter la 9-a kaj 15-a vivjaroj. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Valencia CF - antaŭe li jam en 2007 estis profesia futbalisto de la kataluna klubo UE Cornellà, kaj post la jaroj en Barcelono kaj en Cornellà kaj en Valencio inter la jaroj 2005 kaj 20076 ankaŭ estis membro de junulaj teamoj.

Jordi Alba ekde la jaro 2011 estas membro de la hispana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, pri la Futbala Mondpokalo 2014 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.