Jorge Álvares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Álvares
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1401 (1401-01-01)
en Freixo de Espada à Cinta
Morto 8-an de julio 1521 (1521-07-08) (120-jaraĝa)
en Dinastio Ming
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Jorge ÁLVARES (? - m. 8a de julio 1521) estis portugala esploristo, memorita kiel la unua portugalo, el la unuaj eŭropanoj, kiu sukcesis alveni al Ĉinio kaj partikulare al Honkongo.

Esplorkariero[redakti | redakti fonton]

En majo de 1513 Álvares navigis kun la kapitano de la Portugala Malajzio nome Rui de Brito Patalim per ĵonko de Bago. La ekspedicio estis akompanata de aliaj kvin ĵonkoj. Álvares mem estis akompanata de aliaj du portugalaj maristoj.[1]

Álvares establis la unuan kontakton en Azio en Gŭangdongo, en la sudo de Ĉinio, en majo 1513.[2] Elŝipiĝinta, li starigis padrão (monoliton) honore al la reĝo de Portugalio, kie li estis elŝipiĝintaj sur la insulo Lintin, en la estuaro de la Perlorivero.[1] Bazite sur la informaro el sia kapitano, ili havis esperon povi komerci. Tuj poste, Afonso de Albuquerque, vicreĝo de la ŝtato Hindio sendis Rafael Perestrello —kuzo de Kristoforo Kolumbo[3] por klopodi komercajn rilatojn kun ĉinoj. En ŝipo kiu eliris el Malako, Rafael elŝipiĝis sur la marbordoj de la sudo de Gŭangdongo poste, tiun saman jaron 1513, nome la unua portugalo kiu fakte elŝipiĝis sur la marbordo de la kontinenta Ĉinio.[4]

Álvares aliĝis poste al la entrepreno establi setlejojn en Tuen Mun, Honkongo, ĉirkaŭ 1513 ĝis 1514.[5] Tiu vizito estis sekvita de la establado de serio de portugalaj komercejoj en la zono, kiuj plifirmiĝis post iom da tempo en Makao. En 1517 la portugalaj kolonoj estis enmetitaj en batalo kontraŭ la trupoj de la imperia ĉina armeo en la regiono,[6] kaj eble Álvarez partoprenis en tiu milito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Porter, Jonathan. [1996] (1996). Macau, the Imaginary City: Culture and Society, 1557 to the Present. Westview Press. ISBN 0813337496
  2. Edmonds. [2002] (2002) China and Europe Since 1978: A European Perspective. Cambridge University Press. ISBN 0521524032
  3. Brook, 124.
  4. Brook, 124.
  5. Ride, Lindsay. Ride, May. Fairbank, John K. The Voices of Macao Stones: Abridged with Additional Material by Jason Wordie. Hong Kong University Press. ISBN 962-2094872
  6. China Briefing Media. [2004] (2004) Business Guide to the Greater Pearl River Delta. China Briefing Media publishing. ISBN 988-9867311

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brook, Timothy (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback).