Jorge Eliécer Gaitán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Eliécer Gaitán
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1903 (1903-01-23)
en Bogoto
Morto 9-an de aprilo 1948 (1948-04-09) (45-jaraĝa)
en Bogoto
Mortokialo pafvundo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater Nacia Universitato de Kolombio
Familio
Infano Gloria Gaitán
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto • advokatojuristo
vdr
Busto de Gaitán en Medeljino

Jorge Eliécer GAITÁN (23-a de januaro 1903 — 9-a de aprilo 1948) estis kolombia politikisto kaj membro de la liberala partio. Li estis ministro pri Edukado (1938–42) kaj Laboro (1942–46). Li organizis novan kontraŭoligarkian politikan movadon, sed poste estis venkita en la prezidentaj voĉdonadoj de 1946 de la konservativulo Mariano Ospina Pérez. Li estis murdita, fakto kiu ekestigis energian popolan reagon (bogot-bato).

Li estis rektoro de la Libera Universitato de Kolombio, ekde 1936 ĝis 1939. Li ricevis la katedron de kriminala juro ekde 1931 kaj instruis ĝin tie ĝis sia murdo. Li estis urbestro de Bogoto ekde 1936, kaj ankaŭ li estis senatano plurfoje ekde 1929 ĝis 1948.

Gaitán forĝis sian reputacion kiel oratoro kaj defendema de popularaj kialoj danke al siaj fortagoj dum la debato pri la Amasmurdo de la Bananistoj dum 1928, farita de United Fruit Company, la tiama nomo por Chiquita Brands International.

Plej konataj frazoj:

"Mi ne estas viro, mi estas popolo"

"Ni tre fieras pri ĉi malnova indiĝena raso! Kaj ni malamas la oligarkion, kiu ignoras nin"

"Ĉi homa lavango militas, militos; kaj venkos konservativan oligarkion"

"La popolo superas siajn estrojn"

"Ĉu mi avancas, sekvu min. Ĉu mi haltas, puŝu min. Ĉu mi perfidas vin, mortigu min. Ĉu mi mortas, venĝu min"