Jorge Hess

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jorge HESS (naskiĝis 1902 - mortis la 30-an de julio 1980 en Wilde, Argentino) estis argentina esperantisto kaj kunfondinto de Argentina Esperanto-Ligo.

Lia verko ¿Sabe Usted Esperanto? (1956; 5a eldono 1977) restas inter la plej popularaj hispanlingvaj lernolibroj, kune kun Curso práctico de Esperanto de Ferenc Szilágyi, kiun Hess adaptis por hispanlingvanoj en 1949. Li kompilis la verkon Paperoj de Wappers (1969). Hess dum kelkaj periodoj estis redaktoro de Argentina esperantisto. Forpasis en 1980, kaj ĝis lasta momento, kunlaboris en la organizado de la "1-a Tutamerika Kongreso", okazinta en urbo San Luis, Argentino. Tiu kongreso estis organizita de la Centro puntano de Eº, kreita post la unua kurso de la lingvo gvidita de Luis Dimas Arroyo, E-pioniro en tiu urbo en 1975.

Jorge HESS, apartenis al SAT, UEA (kaj IEL) Granda amiko kaj korespondanto de LANTI, ricevis lin en Bonaero, en la jaro 1939. Lanti estis malsana je "antrakso" kaj Jorge elportis lin al hospitalo "Rivadavia", en la urbo, kie lia malsano pliboniĝis. Lanti ne volis resti en Bonaero, do helpita de Jorge, vojaĝis al urbo Mendoza (kie ricevis lin alia esperantisto-ĵurnalisto Teofilo Dutil, kiu tradukis al hispana, kelkajn el la broŝuroj de Lanti. Poste Lanti vojaĝis al Ĉilio kaj finfine al Meksikio, kie -laŭdire- li sinmortigis, pro la antraksaj suferoj... En arkivo de BEA -Bonaera Asocio- troviĝas sesdeko da leteroj originalaj de Lanti senditaj al amiko Jorge Hess. Tiuj ĉi leteroj neniam estis publikigitaj, kaj apenaŭ menciitaj en la "Biografio de Lanti" de E. Borsboom (SAT-Parizo 1976.)

Jorge Hess edziĝis al Klara Morosoff de Hess, ukrainino naskiĝita en 1909 kaj emigrinta al Argentino post la Unua mondmilito. Ambaŭ tre laboris por la esperanto-movado, vojaĝis al UK, ĉeestis aranĝojn ĉe Kastelo Gresillo, en Paragvajo, ktp. Ŝi, vegetaranino, estis delegitino de TEVA, kaj verkis hispane "Mil recetas para comer sin carne" (Mil receptojn por manĝi sen viando) verkon kiun ŝi mem tradukis al Esperanto kaj estis publikigita en "Fonto" en Brazilo, sub la zorgo de Ĝilberto Ledon. Tamen ŝi mortis en 1994, en akcidento puŝbatita de aŭtobuso, apud la pordo de la sidejo de Esperanto en strato Paraguay 2357, en Bonaero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]