Jorge Manrique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto (apartenanta al la kolekto Lorenzana, pentrita en la 18a jarcento, kaj pro tio nereala) de Jorge Manrique, poeto kaj militisto en la partio de la reĝino Isabel.

Jorge MANRIQUE (Paredes de Nava, Palencia, 1440? – mortis en Santa María del Campo Rus, Cuenca, 1479), estis fama hispana poeto . Li estas la aŭtoro de la poemo Coplas por la muerte de su padre (Elegio de Jorge Manrique je la morto de lia patro), unu de la klasikaĵoj de la hispana literaturo de ĉiuj tempoj, kies esperantigo fare de Fernando de Diego aperas en la antologio Sentempa simfonio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke li naskiĝis en Paredes de Nava (provinco de Palencia), kvankam eblas ankaŭ, ke tio okazis en Segura de la Sierra (provinco de Jaén), ĉefloko de la militordeno regata de la majstro Rodrigo Manrique, lia patro, kaj ĉefa sidejo de la familio Manrique. Oni supozas ankaŭ, ke li naskiĝis inter la dua duono de 1439 kaj la unua de 1440, sed certa estas nur ke li ne naskiĝis antaŭ 1432, kiam vere oni planis la geedziĝon de liaj gepatroj, nek post 1444, kiam Rodrigo Manrique, jam mortinta doña Mencía, patrino de Jorge Manrique kaj naskita en Segura de la Sierra, petis permeson denove edziĝi.

Sama malcerto estas ĉirkaŭ lia infanaĝo, kiu eble okazis en Segura de la Sierra, kaj pri lia junaĝo, ĝis 1465, kiam dokumento citas lin unuafoje. Certa estas ke li sekvis komplete la politikan kaj militan sintenon de sia ampleksa familio: kiel la samfamilianoj, li estis partiano lukti kontraŭ la islamanoj kaj ankaŭ partoprenis en la konflikto pro la sukcedo de Henriko la 4a de Kastilio kaj antaŭ la ekreĝiĝo de la Katolikaj Gereĝoj.

La patro, Rodrigo Manrique, Grafo de Paredes de Nava, kiu estis moŝto majstro de la Ordeno de Santiago (kvankam li neniam estis oficiale agnoskita tio), estis unu de la plej povaj homoj de sia epoko kaj li mortis pro kancero kiu misfiguris lian vizaĝon en 1476. La patrino mortis kiam Jorge Manrique estis infano. Li studis Beletrojn kaj la taskojn proprajn de militisto. La onklo, Gómez Manrique, estis ankaŭ elstara poeto kaj teatra aŭtoro, kaj ne mankis en lia familio aliaj homoj de armiloj kaj beletroj, laŭ tiama kutimo. La familio de Manrique de Lara estis unu de la plej antikvaj nobelaj familioj de Hispanio kaj posedis kelkajn el la noblajn titolojn plej gravajn de Kastilio, kiel la Duklando de Nájera, la Condado de Treviño kaj la Markizlando de Aguilar de Campoo, kaj kelkajn ekleziajn postenojn. Jorge Manrique edziĝis en 1470 al la fratino de sia duonpatrino, doña Guiomar.

Je sia 24jaraĝo li partoprenis en la sieĝo de la kastelo de Montizón (Villamanrique, Ciudad Real), kie li akiris famon kaj prestiĝon kiel militisto. Li estis enkarcerigita en Baza kiam li klopodis konkeri tiun urbon kontraŭ la islamaj benavidoj, kaj tie mortis lia frato Rodrigo. Li eniris poste en la truparo de Isabel kaj Fernando en la milito kontraŭ la partianoj de Juana la Beltraneja. En tiu milito, en bataleto proksima al la kastelo de Garcimuñoz en Cuenca, defendita de Diego Téllez Pacheco, Markizo de Villeno, li estis mortovundita en 1479, probable ĉirkaŭ primtempo. Kiel pri lia naskiĝo estas diferencaj versioj pri la okazaĵo: kelkaj samtempuloj kiel Hernando del Pulgar kaj Alonso de Palencia atestas, ke li mortis en la propra bataleto, antaŭ la muregoj de la kastelo, aŭ tuj poste.[1] Aliaj, kiel Jerónimo Zurita, defendis poste (1562) ke lia morto okazis kelkajn tagojn post la batalo, en Santa María del Campo de Rus (Cuenca), kie estis la kampadejo. Rades de Andrada rakontis, ke oni trovis inter liaj vestaĵoj du koplojn kiuj ekas tiele Ve mondo!, ĉar vi mortigas min. Li estis enterigita en la monaĥejo de Uclés, ĉefloko de la ordeno de Santiago. La milito finis post kelkaj monatoj septembre.

Jorge Manrique estis pli militisto ol verkisto, spite al kio li estis ankaŭ elstara poeto, konsiderata de kelkaj fakuloj kiel la unua poeto de la Antaŭrenesanco. La hispana lingvo eliris el la kortego kaj el la monaĥejoj por trafi la individuan aŭtoron kiu, antaŭ eksterordinara evento en sia vivo, resumas en ununura verko la tutan senton de sia mallonga ekzisto. Oni kalkulu, ke li vivis malpli da 40 jaroj.

Verko[redakti | redakti fonton]

Lia verko ne estas ampleksa, apenaŭ ĉirkaŭ 40 komponaĵoj. Oni kutime klasigas ĝin en tri grupoj: amtema, trompeska kaj doktrina. Ili estas, ĝenerale, satiraj kaj amaj konvenciaj poemoj ene de la regularo de la kanzonara poezio de la epoko, ankoraŭ sub influo de la provenca literaturo, kun flirtema erota nuanco duonkaŝita de fajnaj alegorioj. Tamen, inter ĉio, elstaras pro ties kunigo de tradicio kaj originaleco la Coplas por la muerte de su padre. En tiuj Jorge Manrique faras la funebron de sia patro, Don Rodrigo Manrique, montrante lin kiel modelo de heroeco, de virtoj kaj sereneco antaŭ la morto. La poemo estas unu de la klasikaĵoj de la hispana literaturo de ĉiu tempo. Lope de Vega eĉ diris pri ĝi ke «ĝi meritis esti skribita per orliteroj».

La metriko limiĝas al ripeta uzado de la kanzono kaj la diversaj strofoj de koploj. La rimo ne estas tre prilaborita. Ne trouzas la kulturismon kaj preferas facilan lingvaĵon kontraŭ poetoj samtempaj kiel Juan de Mena aŭ la Markizo de Santillana kaj, ĝenerale, kiel la kanzonara poezio de lia epoko. Estas eĉ vulgarismoj, kiuj havifas etoson de simpleco kaj facileco. La plej fama trovaĵo de la Koploj estas la serena demando pri la morto spite la doloro pro la morto de la patro, kio antaŭanoncas la serenecon de la Renesanco, eĉ en tiom mezepoka temo, kia estas morto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Wikisource autor

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alonso de Palencia asertas, ke Jorge Manrique "sub inguine saucius eodem ipso die expiravit" ("sangelverŝinte tra vundo en ingveno, mortis tiun saman tagon"). Gesta Hispaniensia, Década IV, libro 34, cap.6