Jorge Rafael Videla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jorge Rafael Videla

Jorge Rafael VIDELA Redondo (naskiĝis la la 2-an de aŭgusto 1925(nun 1925-08-02) en Bonaero, mortis la 17-an de majo 2013 (87-jara)) estis en la praktiko la diktatoro de Argentino inter 1976 kaj 1981. Li alvenis al la povo post la puĉo de 1976, en kiu junto de armeaj generaloj atingis la povon.

Dum lia prezidanteco okazis la tiel nomata "Malpura Milito", en kiu miloj da Argentinanoj estis kontraŭleĝe arestitaj, torturitaj kaj murditaj de la ŝtato nur ĉar ili apartenis al la politika oposicio.

Post la reveno de demokratio en 1983, Videla estis metita sub proceso pro la multaj malrespektoj de homaj rajtoj sub lia registaro, kaj li estis kondamnita al dum-viva mallibereco.[1] En 1990 li estis amnestiita post kvin jaroj da mallibereco, kaj li nun estas sub dom-aresto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jorge Rafaél Videla angle. Encyclopædia Britannica. Alirita 8-a de aŭgusto 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]