Jorgos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorgos
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1955 (1955-01-20) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jorgos (naskiĝis la 20-an de januaro 1955 en Fleurieu-sur-Saône, departemento Rodano, Francio, do nun 69-jara) en sia naskiĝloko junaĝe ekrenkontis Esperanton de Freinet-metodema instruisto s-ro Chanaud, pli konscie en 1976 de Émile Mas en «Muelejoj de Metilernantoj» de Tonton Chareille en departemento Creuse, kie li ekkonis René Lemaire (1900), Hans Bakker, Serge Sire kaj aliajn esperantistojn. Li Esperanton eklernis en 1978, partoprenis kongresojn en Bulonjo-ĉe-Maro kaj Parizo en 1980. Poste li renkontis Yvette Vierne en Montpellier, René Llech-Walter kaj Jean Amouroux en Perpignan/Perpinya.

En 1987 Jorgos organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el Ceret, Sud-Francia Katalunio al la Varsovia UK de Esperanto tra Andaluzio, Skandinavio, Bjalistoko kaj Turkio: pli ol 20 000 Km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj el 13 landoj, 15 000 renkontitaj Esperanto-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj kun gazet-artikoloj, radio-elsendoj kaj 13 televidaj aperoj, en 10 monatoj. Li averaĝe biciklis 100 kilometrojn tage.

Denove en 1988 samcela aranĝo estis organizita pro 40-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: 4 organizantoj (Marianne Lund, Helle Eble-Jacobsen, Jean-Marc Verger kaj Jorgos), 6 monatoj, plej granda grupo de 13 biciklantoj, jorgosa biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj televidaj raportoj. Li averaĝe biciklis 80 kilometrojn tage.

De 1989 vivanta en la departemento Ariège [Arjeĵo], kie li renkontis Raymond Pons, li tiujare aranĝis la Francian akceptadon (partoprenante el Normandio kun siaj kunulino Marie-Noëlle kaj ilia 7-jara filo Raphaël) por duobla biciklado el Zaragoza (ES) kaj Trondheim (NO) al Bonn (DE) kun 33 biciklantoj el 13 landoj, Kerkrade (NL) kun partopreno en IJK de TEJO kaj Brighton (GB) por UK de UEA. Li averaĝe biciklis 60 kilometrojn tage.

De 1991 li en Arjeĵo regule aranĝas korusajn stud-semajnojn ĉe Pireneoj sub gvidado de nefrancaj gvidantoj, kiel Dimitr Terziev (BG), Petro De Smedt (BE), Saskia Idzerda (NL, el Akordo), Zdravka Bojĉeva (BG), Helle Eble-Jacobsen (DK), Martina Gazdek (HR), Jesper Lykke Jacobsen (DK), Carles Vela i Aulesa (ES-CAT, el Kaj Tiel Plu) cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.

Jorgos estas dumviva membro de UEA.

En 1993 li iniciatis kaj gvidis bicikladan grupon de kvin 10/12-jaraj infanoj el Okcitanio de Laroque d’Olmes al la UK de Esperanto en Valencio.

Li ekzameniĝis (Kapableco) por instrui Esperanton en Liono de la paro Gonin.

De 1996 li hejme uzas Esperanton kun tri denaskuloj Ĵasmin' (1996), Floreal' (1999) kaj Luma (2002) naskitaj de Ĵani.

En 1998 li partoprenis en la Loka Kongresa Komitato de la 83-a UK de Esperanto en Montpellier, kiel respondeculo pri interna informado, t. e. ĉiutaga aperigo de la KoKo (Kongresa Kuriero).

De 1999 Jorgos vivas en la loĝloko Lafage de la departemento Aude [Aldeo].

De 2002 ĝis 2022 li prezidas la Arjeĵan Rondon de E-Studoj (Cercle d'Etudes Espérantistes de l'Ariège) kaj daŭre instruadas Esperanton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]