Jorkŝiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nomo
Jorkŝiro
Yorkshire
Flago
Emblemo
Situo en Anglio
Bazaj informoj
graflandurbo: York
plej granda urbego: Leeds
aliaj urbegoj: Ŝefildo, Bradford, Hull
areo: 11.903 km² (1991)
enloĝantoj: 4.654.005 (censo 2001)
loĝdenso: 391 loĝantoj po km²
oficiala retejo: www.yorkshire.com
Politiko
regiono: Yorkshire and the Humber
Historio
origino: Reĝlando de Jórvik
kreado: Antikva Tempo
Subdivisioj
tipo: Riding

Partoj: 1. Norda 2. Okcidenta 3. Orienta

Por la regiono angla, vidi Yorkshire and the Humber


Jorkŝiro estas historia graflando de norda Anglio, kaj la graflando plej granda de la lando.

Jorkŝiro havas la montojn "Pennines" en la okcidento, kaj havas la marbordon de la norda maro en la oriento. Jorkŝiro estas renoma kaj por la industriaj urboj kiel Ŝefildo kaj por la kampano. La naciaj parkoj de la "Yorkshire Dales" kaj la "North York Moors" estas en Jorkŝiro.

Ekonomio

La ekonomio de Jorkŝiro estas tre miksita. La plej granda urbego de la graflando estas Leeds, kaj ĝi estas la centro de la negocio kaj komerco. Leeds estas unu de la pli grandaj centroj de financo en tuta Britio. Tradicie, Ŝefildo estis tre industria kaj havis multajn uzinojn de ŝtalo kaj minoj de karbo, nuntempe la urbo atiras servojn, ekzemple la butika centro de Meadowhall. Hull estas la plej granda haveno de la graflando.

Transporto

Estas du grandaj flughavenoj en Jorkŝiro. Leeds-Bradford flughaveno komenciĝis en la jaro 1931 kaj Doncaster-Ŝefildo Robin Hood en la jaro 2005. Tage estas pramŝipoj inter Hull kaj Roterdamo en Nederlando kaj Zeebrugge en Belgio.

Eksteraj ligiloj (Angle)