José Amador de los Ríos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portreto de José Amador de los Ríos en la revuo La Ilustración Española y Americana de 1878

José Amador de los Ríos y Serrano (Baena, 30-a de aprilo de 1818 - Sevilo, 17-a de februaro de 1878), historiisto, kritikisto pri literaturo kaj arkeologo hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de María del Carmen Serrano kaj la skulptisto de Baena José Amador de los Ríos.[1] Studis en Kordovo Beletron kaj Filozofion.

En 1832 la patro ixgis skulptisto de Reĝaj Lokoj kaj la familio translokiĝis al Madrido. Plu studis en la Lerenjo San Isidro kaj en la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando por lerni pentrarton el Federico de Madrazo. Tiam li jam verkis poezion kaj legis la hispanajn kronikarojn kaj la Historia de Juan de Mariana. Li studis la francan kaj italan kaj literaturon en le Ateneo madrida el José Madrazo kaj Alberto Lista, en kies klaso pri teatro de la kurso de 1836-37 ekhavis ideon prilabori Historia de la Literatura Española kiun li publikigis en 1841-42 tradukinte kaj ampleksigante la hispanan parton de la Histoire de la Littérature du Midi (París 1813) de la svisa Simonde de Sismondi.

Post la morto de Fernando la 7-a en 1833, lia ŝanĝiĝema patro, kiu finfaris karieron je 47 jaroj, translokiĝis denove en 1837 al Sevilo.

En Sevilo, José Amador esploris la Biblioteca Colombina kie priserĉis ĉiajn histoóriajn kaj literaturajn kodeksojn. Li ankaŭ partoprenis en babilrondoj kaj publikigis Colección de poesías escogidas kaj estis nomumita honora akademiano de la Reĝa Akcademio Sevila de Beletroj en 1839. Samjare li publikigis sian unuan libron, nome Colección de poesías escogidas (poezia antologio), ĉe Juan José Bueno.

En 1840 li edziĝis al María Juana Fernández de Villalta, kun kiu li havos kvar filojn kaj unu filino, Isabel Matilde, kiu iĝos edzino de Francisco Fernández y González, saĝulo kaj rektoro de la Centra Universitato de Madrido. La aliaj kvar estas Alfonso;[2] Gonzalo,[3] Ramiro[4] kaj Rodrigo, verkisto, historiisto, orientisto, advokato, akademiano, Direktoro de la Arkeologia Muzeo, profesoro de la Jura Altlernejo kaj de la Akademio de Juro.[5]

En 1842 li estis nomumita membro de Socioj de Baena kaj de Kordovo en 1844. Tiujare li publikigis Sevilla pintoresca, kiu kolektas la plej gravajn monumentojn de la urbo, kaj premieris Empeños de amor y honra, nome komedion. En 1845 li publikigis Toledo pintoresca kaj postenis kiel alta funkciulo por mezlernejoj.

José Amador ekprofesoris en 1848, kiam ekinstruis Literaturon en la Centra Universitato de Madrido, kie li havis disĉiplojn kiaj Antonio Cánovas del Castillo, Emilio Castelar, José Canalejas, Leopoldo Alas "Clarín" aŭ Marcelino Menéndez Pelayo.

Ankaŭ en 1848 li publikigis Estudios históricos, políticos y literarios sobre los judíos de España (pri la hispanaj judoj), kiu estis tradukita al variaj lingvoj. Estis elektita akademiano de la Reĝa Akademio de Historio. Li estis nomumita Sekretario de la Centra Komisiono pri Monumentoj, kio akompanos la publikigon de la majoritato de liaj pli ol 46 etendaj volumenoj. Amikiĝis kun Juan Valera, Alberto Lista, Aleksandro Dumas, Alexandre Herculano, Prosper Mérimée.

Doktoro pri literaturo en 1850, en 1851 la Reĝa Akademio de Historio mendis al li eldonon de la Historia general y natural de las Indias, islas y tierra firme del mar Océano de Gonzalo Fernández de Oviedo, kiun li finigis en 1856. Eldonis krome la Obras de Don Iñigo López de Mendoza, Marqués de Santillana, kiun li finpublikigis en 1855. En 1853 estis nomumita Profesoro de Eksterlanda Literaturo de la Ministerio de Gracia y Justicia kaj en 1856 estis nomumita Cenzuristo de Teatroj, ĝis 1861.

Li ricevis diversajn altrangajn postenojn en universitatoj el 1857 al 1868, kiam li estis elpostenigita de la revolucio "La Gloriosa" dum malmulta tempo, ĉar li estis repostenigita post nur du jaroj. En 1861 li publikigis la unuan volumenon de sia Historia crítica de la literatura española, dediĉita al la latina literaturo kaj al la poezio de epoko visigota pagita de la reĝino Isabel la 2-a, kun kiu li ofte renkontiĝis. En 1859 li ekformis parton de la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando pere de diskurso "De la arquitectura mudéjar" (pri mudeĥara arkitekturo), kie oni uzis la unuan fojon tian terminon por klasigi tipon de arto kiu jam ekaperis en lia Toledo pintoresca (1845).

En 1860 ekpublikigis Historia de la Villa y Corte de Madrid en kvar volumenoj, el kiuj la lasta de 1864, kun Juan de Dios de la Rada y Delgado kaj Cayetano Rosell.

Membro de la Unión Liberal, partoprenis en aktiva politiko: li estis deputito el Almería en 1863,[6] kvankam li postenis malpli ol unu jaro.

En 1868 li estis elektita direktoro de la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, sed li demiziis post "La Gloriosa" ĉar li estis elpostenigita la 4an de decembro kiel rektoro de la Universitato; lia filo Rodrigo okupos poste tiun postenon. Li ekverkis Historia social, política y religiosa de los judíos en España y Portugal, kiu publikiĝos en 1875-76 en tri volumenoj. En 1870 li rericevis universitatan profesorecon danke al Juan Valera kaj altrangan postenon pri eduksistemo en 1874.

En 1876 mortiĝis lia filoj Alfonso kaj Gonzalo. Partoprenis kiel fondinto en la Geografia Societo de Madrido, sed pro santialoj li devis rezigni pri ĉiaj taskoj; abandonis Madridon kaj iris sekve al Kordovo, Malago kaj Sevilo. Li mortiĝis la 17an de februaro kaj estis entombigita en la kapelo de la Universitato sevila. Li estis multrfaka homo (poeto iom malbonkvalita, aŭtoro de tri historiaj teatraĵoj, tradukisto) sed konata ĉefe kiel historiisto de la antikva hispana literaturo, arthistoriisto kaj arkeologo. Li estis ankaŭ amatora pentristo.

Arkeologa kaj arta agado[redakti | redakti fonton]

En 1839 reprezentis la Sevilan Akademion en la elfosado de Italiko, direktita de alia membro de tiu, nome Ivo de la Cortina. Post kvin jaroj, li estis elpostenigita kaj Amador de los Ríos ekokupiĝis. Publikigis la menciitan Sevilla pintoresca (1844), promeno tra la plej gravaj monumentoj sevilaj, kaj verkis verkojn kiu konserviĝas kiel manuskripto en la Arkeologia Muzeo de Sevilo: Italica: Historia de esta ciudad famosa, desde su fundación hasta nuestros días, con todos sus descubrimientos (1845).

En 1846 aliĝis kiel dezajnisto al la elfosejo lia frato Demetrio de los Ríos, ĵus licenciito pri Arkitekturo. Tiu estris la elfosejon el 1860 al 1875 kaj publikigis Memoria arqueológico-descriptiva del anfiteatro de Itálica (1862), kie li inkludis ankaŭ dezajnojn de Ivo de la Cortina kaj de lia frato José.

En 1848 li publikigis Estudios históricos, políticos y literarios sobre los judíos de España kaj estis nomumita Akademiano de la Reĝa Akademio pri Historio. En 1858 li eniris ankaŭ en la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando per diskurso (De la arquitectura mudéjar) en kies titolo enkondukis la koncepton mudeĥara arto, jam difinita de li mem en sia verko Toledo pintoresca (1845) por aludi la arton de araboj en kristanaj teroj.

Trezoro de Guarrazar[redakti | redakti fonton]

Li intervenis sukcese en 1859 por revenigi la visigotan trezoro de Guarrazar (Toledo), vendita en Francion senpermese de la hispana ŝtato. Krome li ordonis elfosaĵon en la loko de la trovo kaj tie oni malkovris funebran skribaĵon kie, kun Aureliano Fernández-Guerra, identigis versojn de Eugenio de Toledo. Pri tio ĉio li verkis El arte latino-bizantino en España y las coronas visigodas de Guarrazar: Ensayo histórico crítico (Madrid 1861), parte kiel reago al la Description du Trésor de Guarrazar publikita antaŭ unu jaro de Ferdinand de Lasteyrie kie tiu defendis, ke la tekniko de la cloisonné estis fremda en Iberio. Krome li identigis kun Pedro de Madrazo y Kuntz la nomon de la visigota reĝo Suintila en uu el la kronoj.

Nacia Arkeologia Muzeo[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris kun J. A. de la Rada y Delgado en Historia de la Villa y Corte de Madrid. Tie li defendis la kreadon de Nacia Muzeo de Antikvaĵoj, ĉar la koncernaj departementoj de la Nacia Biblioteko kaj de la Reĝa Akademio de Historio jam ne sufiĉis; Emil Hübner, kiu estis tiam en Hispanio kolekte de latinaj epigrafioj, apogis la projekton kaj la Nacia Arkeologia Muzeo estis kreita finfine en 1867; post unu jaron José Amador iĝis direktoro, kvamkam li demiziis pro la revolucio de 1868.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Colección de poesías escogidas (Sevilla, 1839).
  • Historia de la literatura española escrita en francés por Sismonde [sic] de Sismondi ; principiada a traducir, anotar y completar por José Lorenzo Figueroa y proseguida por José Amador de los Ríos Sevilla: Imprenta de Álvarez y Compañía, 1841-1842.
  • Sevilla pintoresca o Descripción de sus más célebres monumentos artísticos... teniendo presentes los apuntes de Juan Colom y Colom... ornada con... vistas de los principales edificios, dibujadas por Joaquin Dominguez Becquer y Antonio Brabo (Sevilla: Francisco Álvarez, 1844).
  • Toledo pintoresco o Descripción de sus más célebres monumentos (Madrid: Ignacio Boix, 1845).
  • Italica: Historia de esta ciudad famosa, desde su fundación hasta nuestros días, con todos sus descubrimientos, manuscrito de 1845.
  • Estudios históricos, políticos y literarios sobre los judíos de España, 1848.
  • Edición de la Historia general y natural de las Indias, islas y tierra firme del mar Océano de Gonzalo Fernández de Oviedo, Madrid: Real Academia de la Historia, 1851-1855.
  • Edición de las Obras de Don Iñigo López de Mendoza, Marqués de Santillana, con biografía, notas y comentarios en cuatro volúmenes, que termina de publicar en 1855.
  • El arte latino-bizantino en España y las coronas visigodas de Guarrazar: Ensayo histórico crítico (Madrid: Imprenta Nacional, 1861).
  • Con Juan de Dios de la Rada y Delgado y Cayetano Rosell, Historia de la Villa y Corte de Madrid, 1861, segunda edición en 1867.
  • Historia crítica de la literatura española (1861-1865), 7 vol.
  • Historia social, política y religiosa de los judíos en España y Portugal, 1875-76, trivolumena
  • La Casa-Lonja de Valencia del Cid Madrid: José Gil Dorregaray, 1876.
  • Estudios monumentales y arqueológicos, 1877.
  • La Cámara Santa de la catedral de Oviedo y sus más antiguos monumentos artístico-industriales. Madrid: José Gil Dorregaray, 1877.
  • Iglesias de San Salvador de Val-de-Dios y Parroquial de Sal Salvador de Priesca, en el Concejo de Villaviciosa (Asturias) Madrid, 1877.
  • El monasterio de San Juan de los Reyes en Toledo Madrid: José Gil Dorregaray, 1877
  • Mosaicos gentílicos, mosaico de Galatea en Elche Madrid: José Gil Dorregaray, 1877.
  • Monumentos latino-bizantinos de Mérida Madrid: José Gil Dorregaray, 1877.
  • Ermita de Santa Cristina en el concejo de Pola de Lena (Asturias) Madrid: José Gil Dorregaray , 1877
  • Iglesias de San Salvador de Val-de-Dios y parroquial de San Salvador de Priesca en el Concejo de Villaviciosa (Asturias) Madrid: José Gil Dorregaray, 1877.
  • Iglesia de San Miguel de Lillo y Palacio de Ramiro I, actualmente destinado á iglesia parroquial bajo el nombre de Santa María del Naranco (Asturias, Concejo de Oviedo). Madrid: José Gil Dorregaray, 1877.
  • Puerta Antigua de Bisagra en Toledo. Madrid: José Gil Dorregaray, 1877
  • Primeros monumentos religiosos del arte mahometano en Toledo: mezquitas llamadas del Santo Cristo de la Luz y de las Tornerías. Madrid : José Gil Dorregaray, 1877
  • Tríptico-Relicario del Monasterio Cisterciense de Piedra en Aragon Madrid, 1877.
  • Con su hijo Rodrigo Amador de los Rios y Villalta, Monumentos latino-bizantinos de Córdoba Madrid, 1879.
  • Memoria histórico-crítica sobre las tréguas celebradas en 1439 entre los Reyes de Castilla y de Granada leída en... la Real Academia de la Historia. (Madrid: Real Academia de la Historia, 1879).
  • Poesías de Don José Amador de los Ríos precedidas de un prólogo de Juan Valera Madrid: Imp. y Librería de Eduardo Martínez, 1880.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kiu translokiĝis al Kordovo en 1827 pro politiko
  2. militoficiro kiu mortis la 30an de januaro de 1876 pro granadeksplodo en Santa Bárbara de Oteiza
  3. kuracisto kaj reĝa funkciulo, mortiĝis en junio samjare zorge de malsanuloj en Kubo
  4. fama arkitekto kiu okupis gravajn postenojn kaj partoprenis en diversaj universalaj ekspozicioj
  5. mortis en 1918
  6. pro absoluta majoritato de 243 voĉdonoj el 361, ene de la partio Unión Liberal

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]