José Antonio Primo de Rivera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Antonio Primo de Rivera

José Antonio Primo de Rivera y Sáenz de Heredia, tria markizo de Estella (Madrido, 24-a de aprilo de 1903Alikanto, 20-a de novembro de 1936) estis advokato kaj politikisto de Hispanio, pliaĝa filo de la diktatoro Miguel Primo de Rivera kaj fondinto kaj estro de la partio Falange Española. Li estis kondamnita kaj finfine ekzekutata pro konspiro kaj milita rebelo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko dum la unuaj monatoj de la Hispana Enlanda Milito.

Ties figuro estis ege omaĝata dum la Hispana Enlanda Milito en la faŝisma flanko kaj dum la diktaturo de Francisco Franco kiel simbolo kaj martiro al la servo de la propagando de la ĵus instalita "Movimiento Nacional" (Nacia Movado). Lian morton oni silentigis en la naciisma flanko dum du jaroj, post kiam oni ne faris la necesajn demarŝojn por klopodi lian liberigon: tiele Francisco Franco kaj la generaloj havis liberan aliron al povo, kiun estus povinta ricevi la plej ŝatata faŝisma estro kaj de la lokanoj kaj de la potencoj aliancaj (nome Italio kaj Germanio). Post la milito lia nomo komencis ĉiujn listojn de mortintoj de ties flanko, kaj oni gravuris lian nomon kun moto "José Antonio ¡Presente!" en la granda majoritato de la hispanaj preĝejoj, ĉu katedralaj ĉu monumentaj ktp. Estas la unika politika estro de sia periodo kiu estis konata nur laŭ sia persona nomo sen necesa aldono de la familinomo, ĉefe por eviti konfuzon kun la patro, same politikisto.

Biografio

Infanaĝo kaj eduko

Li estis la plej aĝa filo de tiu kiu estis estinta prezidanto de la Generala Direktoraro inter 1923 kaj 1930, nome la generalo Miguel Primo de Rivera. Lia patrino mortis kiam li estis nur 5jaraĝa kaj tiele li estis edukita, kun siaj kvar fratoj, de elpatra onklino. Oni instruis al li la militajn tendencojn de lia patro kaj la katolikajn de lia patrino kaj onklinoj. Li faris mezlernadon hejme sen ĉeesti al mezlernejon, instruite de privataj instruistoj, kiuj instruis al li francan kaj ankaŭ iom de angla, malofte tiam. Seniluziigita fare de la patro pri sekvi la militan karieron, li decidis studi juron en Madrido, laŭ familiaj antaŭaĵoj kaj influita de la filo de la kuracisto de la familio Primo de Rivera, nome Raimundo Fernández-Cuesta, kiu ĵus licenciiĝis pri Juro.

La unuan jaron de universitato faris, same kiel la mezlernadon, ekde hejmo helpite de privataj profesoroj. La duan jaron li aliĝis al la vivo de la universitato, kie li amikiĝis kun Ramón Serrano Súñer. Tiu kaj Raimundo Fernández Cuesta iĝos poste liaj testamentaj plenumantoj.

Post la dekreto de aŭtonomio universitata de 1919, kiu permesis la asociojn de studentoj, li formis parton de la estraro de la ĵus kreita Asocio de Jurstudentoj, estrata de sia amiko Serrano Súñer, kontraŭa al la Asocio de Katolikaj Studentoj, estrata de José María Gil-Robles.[1][2]

En 1922 li licenciiĝis brile.[3] Poste li plenumis la militservon. En junio de 1925 li aliĝis al la Ordeno de Santiago.[4] Ĉar li estis universitatano, povis elekti la sistemon de "unujara volontulo",[5] kaj finis la militservon kun rango de subleŭtenanto. José Antonio Primo de Rivera vivis deprokeime la puĉon per kiu en 1923 lia pator enpoviĝis diktatore kun konsento de la reĝo Alfonso la 13-a. Post la militservo ampleksis siajn jurajn studojn kaj, aprile de 1925, eniris en la Advokata Kolegio de Madrido kaj eklaboros tiele. Iom poste li ricevis altan nobelan postenon nome Gentilhombre Grande de España aŭ servonobelo de la reĝo Alfonso la 13-a.

La diktaturo kaj lia politika komenco

En 1930 li partoprenis en la politika projekto de la Unión Monárquica Nacional. La 2-a de majo tiujare li akceptis la postenon de ĝenerala vicsekretario de la partio, cele defendi la memoron de sia patro, atakita tiom kaj je la falo de ties Diktaturo, kaj fine de la monarkio, kiom dum la Dua Respubliko (1931). En tiu periodo, kunlaboras en la ĵurnalo La Nación (kunposedata de la familio) per artikoloj de politika karantero, ĉefe defende la diktaturon de sia patro. En decembro de 1931, en la enkonduko de la libro La Dictadura de Primo de Rivera juzgada en el extranjero, akre atakis la intelektulojn, kiujn ili konsideras kiel sub "la hegemonio de la amaso", nome "falsaj intelektuloj nekvalifikitaj, senkvalifikeblaj kaj senkvalifikitaj").

Primo de Rivera malsukcesis akiri sidlokon de deputito de Madrido en la balotado de 1931. Li estis arestita en 1932 sub la suspekto esti kunlaborinta kun la insurekio organizita de la generalo Sanjurjo, kion li ĉiam malakceptis, kaj fine li liberiĝis. En 1933, dum hegemonio de la movadoj de la faŝismo en Italio kaj de la naziismo en Germanio, kunlaboris en la apero de la gazeto El Fascio publikante artikolon titolitan «Orientaciones hacia un nuevo Estado» (orientoj al nova ŝtato), nome atako al la politika liberalismo.[6]

Resume oni povas konsideri, ke Primo de Rivera eliris el la ekstremdekstra monarkia reakcia kaj kontraŭrevolucia medio – nome en la Unión Monárquica Nacional- kiu grupigis multajn partianojn de la reĝimo de la patro, nome la diktaturo de Primo de Rivera. El tio li faŝistiĝos ĝis la fondo de la faŝisma partio Falange Española oktobre de 1933.

Falange kaj lia politika agado

José Antonio Primo de Rivera kreis kun Julio Ruiz de Alda la organizon "Movimiento Español Sindicalista", ĝermo de la estonta partio Falange Española, nome movado politika de pure faŝista karaktero kiu, tia, naskiĝis malfide de la demokratia sistemo kaj klopodis trudi Novan Ŝtaton de karaktero totalisma kaj korporacia. En ties komencaj principoj jam aperis la konceptoj kiujn Primo de Rivera uzoj laŭlonge de sia mallonga politika vivo: Hispanio unuigita per abstrakta sento super klasbatalo kaj naciismoj, koncepto de nova homo portanta de senfinaj valoroj kaj sociala justico kiu havigas al homo vivon kaj dignan kaj homan; ĉio kun markata sento de katolikeco. Falange Española estis fondita en la Teatro Comedia de Madrido, la 29-a de oktobro de 1933. Tiu ago montris jam la komecajn ideojn de Primo de Rivera kontraŭ la liberalismo parlamenta kaj ĉefe kontraŭ kiu li konsideras ties inspiranto nome Jean Jacques Rousseau pro ties Pri la socia kontrakto; Primo abomenis pri demokratio kaj male defendas la trudon de nova sistemo baze sur la perforto kaj instalo de abstrakta reĝimo.

Flago de Falange Española de las JONS.

En la balotado de novembro de 1933 li akiris sidlokon en la Parlamento, ene de koalicio konservativa monarkia, por la distrikto de Kadizo, kie lia familio disponis de granda influo eŭdisma. En 1934 li kunigis sian partion Falange Española kun Juntas de Ofensiva Nacional-Sindicalista, de Onésimo Redondo kaj Ramiro Ledesma Ramos, per la kreo de FE de las JONS, akceptinte por Falange la idearon de la nacia sindikatismo de JONS. Dekomence por la estrado de la partio formiĝis triumviraro formata de la propra José Antonio Primo de Rivera, Ramiro Ledesma kaj Julio Ruiz de Alda. Post unu jaro, kaj post akra voĉdono, Primo de Rivera estis proklamata unika estro de la partio. De tiam la figuro de José Antonio Primo de Rivera iĝis la oficiala simbolo de la partio.

Primo de Rivera, en la komenco de Falange, ne apartiĝis el la monarkiaj medioj. Ĉar Falange estis marĝena grupo, kun malabundaj ekonomiaj resursoj, Primo de Rivera trovis financadon en tiuj grupoj kiuj konsideris ilin kiel militema roto kontraŭ la maldekstraj organizoj por senstabiligi la Duan Respublikon. Poste li serĉos la helpon de la faŝista reĝimo de Italio, kaj akiris somere de 1935 monatan salajron de 50.000 liroj kiel eksterlanda agento de la faŝista itala registaro.[7][8]

Kongrue kun tiu faŝismiĝo, la Falange defendis senhonte la uzadon de perforta agado surstrate. Jam januare de 1934 komencis murdoj de supozataj maldekstruloj; maldekstraj organizoj reagis kontraŭ la falangisma perforto. En 1935 Primo de Rivera realigis veturadon tra Hispanio por diskursi, kiujn komentos la ĉiusemajna gazeto falangista Arriba, kaj en Haz, bulteno de la SEU. Tiujare Ledesma estis forpelita el Falange.

En la balotado de 1936, la maldekstro kaj la dekstro prezentiĝis grupe respektive en la Popola Fronto kaj la Nacia Fronto, kaj La Falange, kiu ne akiris interkonsenton, prezentiĝis solece. Primo de Rivera pensis, ke ne estos komprenata ke la Falange prezentiĝu al la balotado senlige al la Nacia Fronto, kaj defendis interkonsenton; sed la premo de la resto de la estraro de Falange kontraŭa al la komenco de interkonsento jam atingita, ĉu ĉar oni konsideris malabundaj la garantiitaj sidlokoj, ĉu pro malemo al elektadaj interkonsentoj kun aliaj partioj.[9][10] Tiu balotado evidentiĝis la malmultajn apogojn kiujn havis Falange, kiu akiris nur 44.000 voĉdonojn en la tuta landa teritorio, kio signifas 0,7% de la utilaj voĉoj.[11]

Tiujare la registaro de la Popola Fronto deklaris kontraŭleĝa la partion Falange (kvankam poste la tribunalo nuligis tiun decidon) kiel «responsa pro publika malordo». Inter tiuj, la atenco kontraŭ la jurprofesoro Jiménez de Asúa, kie mortis lia eskortano. Jiménez de Asúa estis pafita de du junaj falangistoj kiel reprezalio pro la murdo de la falangista studento Juan José Olano. La elstaran juriston kaj politikiston respublikan la falangistoj kulpigis pri tiu murdo.[12] Li estis ankaŭ kondamnita je kvin monatoj de malliberigo pro kontraŭleĝa teno de armiloj kaj procezo pro minacoj al tribunalo. Primo de Rivera estis enkarcerigita unue en la karcero Modelo de Madrido, kaj estis poste translokigita al la karcero de Alikanto la 5-a de junio de 1936.

Konspiroj kontraŭ la Dua Respubliko

Ekde ĝia komenco, la Dua Respubliko estis minacata de insurekcioj. En aŭgusto de 1932 malsukcesis la unua klopodo nuligi la Respublikon. Ekde tiam estis du insurekciaj tendencoj en la politika dekstro: unu civila ĉefe ĉe la partioj Renovación Española kaj Comunión Tradicionalista, kun apogoj ene de la armeo, kiu klopodis la restarigon de la monarkio. Kaj alia, pli pure militista kiu klopodis, pere de milita puĉo, restarigi la socian ordon supozate ruinigita pro la proklamo de la Respubliko.[13] Al tiuj du tendencoj, en 1934 sumiĝis Falange Española kiu naskiĝis kun karaktero markate insurrekcia. Sed diference el tiuj kiuj konsideris la eblon simple de forta registaro kiel ilo por restarigi la perditan ordon, Falange Española konsideras tiun fortan registaron kiel ne kiel propra celo, sed proponas novan ordon de karaktero totalisma.

Primo de Rivera deziris, ke la Falange estu la motoro de la insurrekcio.[14] Foje li kontaktis kun militistoj por ke tiuj apogu insurekcion estrata de Falange. En la sekreta informo pri la hispana politika situacio kiun José Antonio Primo de Rivera redaktoris kaj sendis al la italia registaro somere de 1935, li bedaŭris, ke kiam okazis la revolucio de Asturio de oktobro de 1934, Falange ne havis sufiĉajn fortojn por estis reaginte per kontraŭrevolucio; kaj, supervalorante la kapablojn de Falange, informis, ke kaze de ripeto de simila situacio lia partio estus preparata por komenci la insurekcion. Kaj eĉ proponas ke oktobre estos denove taŭga momento.[15]

Fine de 1934 aŭ komence de 1935, Primo de Rivera komponis liston de la ebla registaro kiu elirus el la insurekcio. Formata ĉefe de falangistoj, aperis en ĝi Franco, Mola kaj Serrano Súñer kiel ministroj de Nacia Defendo, Internaj aferoj kaj Justico respektive. Primo de Rivera sin memnomumus estro de tiu registaro (la patra ekzemplo evidentiĝas).[16] En 1935 faris diversajn planojn. En junio, la falangista stabanaro kunvenis en la nacia gastejo de la Gredos por prepari insurekcion kiu originiĝus en Fuentes de Oñoro, de la provinco Salamanko, ĉe la landlimo de Portugalio por permesi la alvenon de la generalo Sanjurjo (tiam ekzilita en Portugalio) kaj, same faciligi eventualan fuĝon kaze de malsukceso.[17] Novembre, alia plano konsideris insurekcion komencanta en Toledo, per kunlaboro de la generalo Moscardó. Neniu el tiu planoj trovis sufiĉajn apogojn. Poste, li alvenos rekte al Franco, tiam Ĉefa Milita Stabanaro, por ke li apogu insurekcion. Franco simple parolia pri aliaj temoj.[18]

Post la venko de la Popola Fronto en la balotado de februaro de 1936, la konspiroj por nuligi la registaron de la Dua Respubliko plifortiĝis. El tiam okazis diversaj kunsidoj de generaloj por prepari puĉon. La 8an de marto, en hejmo de membro de la CEDA, oni konkretis planon por puĉo okazonta la 20an de aprilo el kiu eliros generalaro estrata de la generalo Sanjurjo, ankoraŭ en la ekzilo.[19] La diversaj insurekciaj klopodoj kuniĝis sed Falange estis apartigita el ili.

La 14an de marto, Primo de Rivera estis enkarcerigita en la prizono Modelo de Madrido pro kontraŭleĝa posedo de armiloj kaj poste, nome la 5an de junio, estis translokigita al la prizono de Alikanto. Ekde la prizono, favore al malstreĉa vizitsistemo, estris la partion Falange klopodante la iniciaton de la insurekcio. Fine de aprilo ekzemple verkis leteron al la armeaj oficiroj distribuata la 4an de majo instige al la insurekcio.

El majo de 1936, li ekkorespondis kun la generalo Mola.[20] Per letero kiun Primo de Rivera sendis al li al Pamplono, li ne donis totalan apogon kaj parolis pri kondiĉoj, proponis 4.000 falangistojn disponeblajn el la unua tago de la puĉo.[21] La konspiro pluis kaj Primo de Rivera ne sukcesis ke Falange estu la inspira politika movado. La militistoj estis kontakte kun la monarkianoj, la cedistoj kaj la karlistoj; kaj ekde la Bloque Nacional, Calvo Sotelo ŝajne volis preni el Falange la etikedon de faŝisma. La 24an de junio sendis leteron al la teritoriaj respondeculoj de Falange por ke ĝi ne aliĝu al projekto kie Falange ne estas sufiĉe konsiderata. Post nur kvin tagoj, nome la 29an de junio, Primo de Rivera sendis novajn ordonojn nun ja apogante la insurekcion. Ili akceptus la militistajn estrojn sed intervinus la falangistoj en propraj unuoj kun propraj estroj kaj propraj uniformoj. Tiun ŝanĝon ŝaine atingis la karlista Rodezno vizite al Alikanto aŭ parolado de lia frato Fernando (lia ligilo kun la konspirantoj) kun la generalo Mola, kie, tiu lasta, koleriĝis pro la sento de la antaŭ letero de la tago 24a.[22]

La 13an de julio li sendis alian leteron al Mola per kiu li petis akcelon de la insurekcio. Tiu kruciĝis kun la komuniko kiun Mola sendis al li, pere de oficiro, informe pri la tago de la puĉo (17a de julio). José Antonio Primo de Rivera, la sama 17a de julio, redaktis manifeston per kiu montris la totalan partoprenon de Falange en la puĉo.[23]

Morto kaj sekvo

Omaĝa kruco memore al José Antonio Primo de Rivera ĉe la Katedralo de Kvenko, kritikita de kontraŭuloj.

Kiam la 18a de julio de 1936 okazis la puĉo, José Antonio Primo de Rivera pluestis prizone en la karcero de Alikanto. La antaŭan tagon, li kaj lia frato estis kolektinta liajn aĵojn, kio pensigas, ke ili antaŭvidis lian eliron de Alikanto. Jam antaŭe estis diversaj planoj por ebligi lian fuĝon. Ĉu per aviadilo al Orano, Alĝerio, aŭ al Majorko perboate. Ĉiuj malsukcesis antaŭ ties komenco. Ŝajne estis ankaŭ propono, proksime al la tago 18a, de grupo de oficiroj alikantaj, kiuj estis malakceptita de Primo de Rivera.[24]

La 13an de julio li estis elsendinta ordonon por konsenti interagadon de falangistoj kaj militistoj simpatiantoj en Valencio, Alikanto, Alcoy kaj Kartaĥeno. Kelkaj militistoj kunsidis en la hotelo Victoria de Alikanto kie loĝis lia fratino Pilar kaj lia bofratino. La 17an, lia fratino kaj lia bofratino iris al Alcoy por peti la falangistoj enkazerniĝi kun la militistoj; je ilia reveno ili estis arestitaj en sia propra hotelo (la 1an de aŭgusto en prizono de Alikanto). La puĉo malsukcesis en Valencio kaj Alikanto kaj tio malsukcesigis la klopodon liberigi lin. Grupoj de falangistoj eliris la 19an de diversaj vilaĝoj de Valencilando en direkto al Alikanto. Unu de tiuj grupoj, la plej multnombra, kiu estis elirinta el Rafal estis haltigitaj pafe fare de la Guardia de Asalto. Sciite tio, la aliaj grupoj retiriĝis.[25]

Dum la kvar postaj monatoj ĝis sia morto, Primo de Rivera mildigis sian sintenon. Li dekomence asertis, ke la milito estas progresa kaj necesa. Tamen dum tiuj lastaj monatoj li multe parolos pri fino de milito kaj reamikiĝo. Tio povus rilati ĉu al logika transformo pro lia longdaŭra enkarcerado kaj senmoviĝo dum okazis tiom da agitaj eventoj tra la tuta Hispanio ĉu al posta intereso de liaj partianoj prezenti lin kiel lasta perdita oportuno reamikigi ambaŭ flankojn aŭ almenaŭ halti la militon.[26] Ŝajne jam meze de aŭgusto li proponis planon por finigi la katastrofon. Laŭ tiu la respublika registaro permesus lin eliri el prizono, sub honorpromeso reveni, aliri la insurekciinta teritorio, kie li realigus negocadon por haltigi la militon kaj reveni al legitima respublika registaro, post amnestio por puĉistoj.[27] Kompreneble li ne estis kontenta esti apartigita de la regado de eventoj en la tiama Hispanio kaj komprenis, ke lia partio Falange estis pli kaj pli sub la manoj de la generaloj kaj ĉefe de Franco. Tamen tiu plano ne estis konsiderata.

En la karcero lia situacio malboniĝis ĉar aliaj arestitoj protestis pro liaj privilegioj kaj de liaj fratoj, fakte oni trovis al ili pafilojn kaj municiojn. Ili jam restis de tiam senkomunikaj.[28]

Aliflanke el naciisma flanko ekzistis diversaj liberigplanoj. Oni proponis ŝanĝon kontraŭ la filo de Largo Caballero (tiam Prezidento de la Respublika Registaro), sed tio fiaskis, same kiel supozataj liberigoperacoj laŭ aprobo de Franco fare du de germanoj kaj tria per ŝipo el la ŝipentrepreno Ybarra.[29] Ĉiukaze la plej interesata en la malsukceso de tiuj klopodoj estis Franco, kiu vidis libera sian vojon al unika povtenado. Se la nediskutebla estro de Falange estus povinta reveni al la puĉisma teritorio, plej verŝajne pli da duono de liaj partianoj sekvus prefere la faŝiston ol la generalon: tamen tio estus nur hipotezoj.

La 3an de oktobro komencis la juĝo al la du fratoj, la bofratino kaj kelkajn provosojn akuzitajn pro kompliceco, ili pro konspiro kaj milita ribelo, tio signifis mortopunon. José Antonio Primo de Rivera malakceptis ĉiujn akuzojn.[30][31] José Antonio Primo de Rivera estis kondamnita je morto pro konspiro, la frato al dumviva enkarcerigo kaj Margarita Larios je ses jarojn kiel kunlaborantino. Oni senkulpigis la tri provosojn.[32] José Antonio Primo de Rivera estis ekzekutita la 20an de novembro 1936. Franco mortos la saman tagon multajn jarojn poste.

La novaĵo de lia morto alvenis tuje al la naciisma zono kaj estis silencigita dum la du venontaj jaroj, kiam José Antonio Primo de Rivera estis konata kiel "la foresta". La figuro de martiro, amplekse uzata dum la venontaj jaroj, rezultis ege utila kaj malpli danĝera ol tiu de la politika estro, ĉu la propra José Antonio, ĉu anstataŭanto. Tiele Falange sen estro restos pli manipulebla fare de Franco kiu koncentris la tutan povon en siaj manoj.[33]

Oni multe pridiskutis pri la fakto, ĉu el la frankisma flanko oni faris aŭ ne sufiĉe por savi lian vivon.[34] La rilatoj de Primo de Rivera kaj Franco neniam estis bonaj. Primo de Rivera, en la balotado por Kvenko malakceptis Franco en sia kandidatlisto; kaj Franco, plej verŝajne, ne pardonis tion. Certe la morto de Primo de Rivera faciligis al Franco la postan uzadon de Falange.[35]

La mortpafo de José Antonio Primo de Rivera nuligis el la ribela flanko la ununuran estron kun politika karismo kiu estus povinta rivaliĝi kun la militistoj (konsiderinte, ke por falangistoj la kontakto kun la aliancanoj el Germanio kaj Italio -kaj aliro al armiloj- estis pli facila), kaj tiele restis libera vojo al konverto de Falange en ununura partio de la reĝimo, jam unuigita kun la ununura alia politika tendenco nome la karlistoj, kaj jam nomita FE de las JONS kun Francisco Franco kiel nacia estro.

Post la fino de la milito, lia korpo estis eltombigita kaj portita piedire el Alikanto al Eskorialo per funebra romantikeca ceremoniaro. Post la finkonstruo de la baziliko de la Valo de la Falintoj (Valle de los Caídos), Francisco Franco ordonis ke liaj restoj estu translokigita kaj reentombigita tie. En ĉiu hispana lernejo (kaj plej oficialaj oficejoj) oni reenmetis la krucon kiel simbolo de la rekatolikigo de la lando kaj je ties flanko ĉiam estos ambaŭaj portretoj kaj de Franco kaj de Primo, kvazaŭ tiu estus havinta saman povon. Tamen Franco akceptis por li tiun simbolan postmortan premion kaj profitis de lia foresto.

José Antonio Primo de Rivera ne atingis dumvive gravan politikan influon, kontribuis al akcelo kaj pligrandigo de la nacia katastrofo, kaj, kiam li jam nenion povis, eble estus povinta kontribui al reamikiĝo. Lia famo venis postmorte kiel kulto al martiro.

Ideologio

La ĉefa komenca influo por José Antonio estis la politika memoro kaj omaĝo al la diktatura reĝimo de lia patro. Tiele liaj komencoj estis markataj per klopodoj renversi la respublikan reĝimon. [36] Lia ĉefa deziro estus la fermo de la parlamenta reĝimo kaj respektiva anstataŭo per totalisma reĝimo. Tiu nova sistemo bezonus ioman ideologian korpuson, kiu mankis al la patra reĝimo. Tion li trovis en la apero de faŝismo, ĉefe el 1933 post la triumfo de Hitler.

La hispanan naciismon li ĉerpis el la idearo de la Generacio de 1898 kaj de José Ortega y Gasset. Same li sopiris pri reveno al la epoko de Imperia Hispanio, kiel supero de la liberalismo. La patreca supereco de liaj proponoj inspiriĝas en la Klerisma despotismo kaj en la politika aristokrateco de José Ortega y Gasset. Alia ideologia kompono konsistas el katolikismo, sed sen specialaj aludoj al la ekleziaj hierarkioj.

Dek tagojn antaŭ la oficiala fondo de Falange oktobre de 1933 li vizitis Italion, Mussolini kaj diversajn sidejojn de la faŝisma partio tie. De tiam li intencis similan reĝimon. El ĝi oni kopiis la bluan ĉemizon (anstataŭ nigran) kaj la supozatan romian saluton. El 1935, post kritikoj pri troa imitemo, oni ne rerilatas ambaŭ movadojn, sed en sekreta informo de somero de 1935 José Antonio ankoraŭ parolas al la itala registaro pri Falange kiel faŝisma movado kaj li ankoraŭ tenas en sia oficejo grandan foton de Mussolini dediĉitan el li mem. Tiu informo estis kontruax pago de grava monsumo kiun José Antonio ricevis el la italia ambasadejo en Parizo, pri kiu Falange neniom sciis. En 1934 li estis veturinta al Germanio serĉi apogon de Hitler, sed tiam li revenis seniluiziiĝinta, ĉar la veturo estis organizita de duaranga funkciulo kaj la vizito al Hitler estis nur protokola.

Perforto

Primo de Rivera estis afabla, sed ankaŭ perfortema. Studento li jam partoprenis en mulnombraj diskutoj kaj kvereloj. En 1931 okazigis gravan aferon per atako al Generalo Queipo de Llano, kiu estis malbone parolinta pri la eks-diktatoro Primo de Rivera (patro de José Antonio). Tiu prezentiĝis kun fratoj kaj amikoj en kafejo kie Queipo de Llano alkutimiĝis kaj rekte frapis lin. Queipo de Llano vundiĝis kaj restis porĉiama marko; José Antonio Primo de Rivera, kiu estis suboficiro en la armeo, estis forpelita el ĝi fare de milittribunalo.[37] Same li frapis du deputitojn kaj protagonistis perfortajn kverelojn dum juĝado (eĉ se li mem estis advokato). Kontraŭdire kun sia persona memmontrado, li foje parolis kontraŭ la surstrata perfortemo, kiun la Falange imitis el la faŝismaj ekzemploj, kaj kiu tiom malbonigis la politikan situacion: fakte li defendis klare perfortemon por akiri la povon kaj ŝanĝi la ŝtaton.

Notoj

  1. Aunque educado en la práctica devota del catolicismo, Primo de Rivera creía que había que distinguir entre actividades religiosas y las seculares de la vida civil y se opuso vigorosamente a su rival, la Asociación de Estudiantes Católicos Kvankam edukita en la bigota praktiko de la katolikismo, Primo de Rivera kredis distingendaj la religian kaj civilan aktivadojn kaj kontraŭis vigle sian rivalon, la Asocio de Katolikaj Studentoj). Payne 1997. Paĝo 152.
  2. En el desempeño de su representación estudiantil tuvo ocasión de vérselas con la fuerza de lo que, años después, calificaría de "mafia blanca", es decir, el clericalismo organizado (Dum la plenumo de sia studenta reprezentado li kontraŭis kion li poste nomigos kiel "blanka mafio", tio estas, la organizata klerikarismo). Gil Pecharromán 1996. Paĝo 53
  3. Li atingis bonajn kvalifikojn, sed ne kapablis kompletigi la doktorigan tezon.
  4. Pemartín Sanjuán, Julián, "Valores humanos de José Antonio", en José Antonio. Actualidad de su doctrina, enkonduko de José Solís Ruiz, Delegación Nacional de Organizaciones del Movimiento, Madrid, 1961, paĝo 12.
  5. Sistemo kreita en 1919 por junuloj universitatanoj (tio estas, kaŝa protekto al filoj de la burĝaro kontraŭ la oftaj koloniaj militoj), per kiu li ĝuis avantaĝon mallongigi la militservon el la tri kutimaj tri jaroj al nur unu jaro kaj krome li povis elekti destinon, kaj tiele eviti sendon al la fronto de Maroko. Pecharromán 1986. paĝo 61
  6. Nº1 de El Fascio, 16a de marto 1933. Obras (del Río 1974). Paĝoj 37-42.
  7. Tio malaltiĝis al 25.000 liroj post povraj rezultoj de la balotado de februaro de 1936. Tiu pago, kiun Primo de Rivera ricevis persone en la ambasadejo italia de Parizo, nuliĝis post lia eniro en la karcero. Gil Pecharromán 1996. paĝo 372.
  8. Payne, Stanley G. La primera democracia española. La II República. 1931-1936, Ediciones Paidós, Barcelona 1995. ISBN 84-493-0128-9. paĝo 206/ Gibson 2008
  9. Gil Pecharromán 1996. Paĝoj 411-420.
  10. La brita hispanisto Paul Preston, asertas, ke post trifoje vizito al Gil-Robles, estro de la CEDA, oni ne alvenis al interkonsento inter ambaŭ ĉar Primo de Rivera «quería más escaños seguros que los que el exiguo apoyo electoral con que contaba podía justificar» (volis pli certajn sidlokojn ol tiuj kiujn sia malabunda elektada apogo povus justigi). Paul Preston 1998, (pp. 125–126)
  11. El fascismo, Stanley G. Payne, Alianza Editorial, p. 94. «En las últimas elecciones, las de 1936, la Falange no obtuvo más de 44.000 votos en toda España, aproximadamente el 0,7% del total, lo cual revelaba que el fascismo era más débil en España que en cualquiera de los demás grandes países del continente europeo» (...kio montris, ke la faŝismo estas pli malforta en Hispanio ol en ĉiuj ajn aliaj grandaj landoj de Eŭropo).
  12. El Madrid de la Falange, José Luís Jerez Riesco, Editorial Actas, S.L., 2006, (p. 191 kaj ss.)
  13. Pecharromán 1996. Paĝoj 468-469.
  14. klopodis igi FE, komence de aŭtuo de 1934, en forto insurekcia aŭtonoma rilate al la iniciatoj kiujn entreprenis la monarkistoj. La milico falangista devis esti kapabla nuligi la Respublikon pere de armita agado, kunlabore kun sektoro de la oficiraro de la armeo kiu poste apogos, ekde duaranga pozicio, la konstruon de la ŝtato nacisindikatista. Pecharromán 1996. Paĝo 469.
  15. El sekreta informo pri la hispana politiko verkita de José Antonio Primo de Rivera por la italia registaro. Gibson 2008. Paĝo 286
  16. Payne 1997. Paĝo 277.
  17. Payne 1997. Paĝo 277
  18. Payne 1997. Paĝoj 280, 281.
  19. Tiu puĉo malsukcesis ĉar la registaro havis informon pri la konspiro kaj malproksimigis la generalojn plej proksimajn al la plano el la povocentroj. Pecharromán 1996. Paĝo 470.
  20. Jackson. Paĝo 208.
  21. Thomas. Paĝo 207.
  22. Gil Pecharromán 1996. Paĝo 485.
  23. Preston 1986. Pg. 132
  24. Gil Pecharromán 1996. Paĝoj 494-495.
  25. Gil Pecharromán 1996. Paĝoj 496-497.
  26. Preston 1986. Paĝo 133.
  27. Gibson 2008. Paĝoj 235-238.
  28. Gil Pecharromán 1996. Paĝo 506.
  29. Gil Pecharromán 1996. Paĝoj 506-510.
  30. Preston 1986. Paĝo 137.
  31. Payne 1997. Paĝo 566.
  32. Gil Pecharromán 1996. Paĝoj 515-518.
  33. Preston 1986. Paĝo 101.
  34. Multaj fakuloj opinias, ke ne, ĉefe ekde kiam Franco estis proklamita "Registarestro" (29a de septembro de 1936) kaj poste memproklamita "Ŝtatestro" post du tagoj. Sed ekde tiam evidentiĝas ke Franco tute ne estis interesata pri eventuala reveno de José Antonio al la naciism flanko. Gibson 2008. Paĝo 219.
  35. Certe eventuala reveno de Primo al Salamanko estus pligrandiginta lian figuron kiel martiro en la respublikaj karceroj kaj Franco ne estus apartiginta lin el la povo, tiom facile kiom la aliajn rivalojn. Preston 1986. Paĝoj 138-139.
  36. Ĉiukaze oni devas atenti, ke tiu referenco rilatas al la patra diktaturo okazinta multe antaŭ 1936 kaj ne estas referenco al posta diktaturo de Francisco Franco kiu okazos el 1936 kaj okazigos centojn da miloj da mortoj ĉu dum milito ĉu pro subpremado.
  37. Gibson 2008. Paĝoj 181-182.

Bibliografio

  • Payne, Stanley G. y Aguinaga, Enrique de (2003). José Antonio Primo de Rivera. Liberduplex S.L.. ISBN 84-666-1187-8.
  • Payne, Stanley G. (1997). Franco y José Antonio. El extraño caso del fascismo español. Planeta. ISBN 84-08-02286-5.
  • Gibson, Ian (2008). En busca de José Antonio. Editorial Aguilar. ISBN 978-84-03-09900-5.
  • Gil Pecharromán, Julio (1996). José Antonio Primo de Rivera. Retrato de un visionario. Ediciones Temas de Hoy. ISBN 84-7880-692-X.
  • Ferran Gallego (2005). Ramiro Ledesma Ramos y el fascismo español. Editorial Síntesis. ISBN 84-9756-313-1.
  • Payne, Sranley G. La primera democracia española. La II República. 1931-1936, Ediciones Paidós, Barcelona 1995. ISBN 84-493-0128-9
  • Preston, Paul (1988). Las tres Españas del 36. Plaza & Janés. ISBN 84-01-53026-1.
  • Preston, Paul (1986). Las derechas españolas en el siglo XX: autoritarismo, fascismo y golpismo. Editorial Sistema. ISBN 84-86497-01-9.
  • Ismael Saz Campos, Fascismo y Franquismo, Publicaciones de la Universitat de València, 2004, ISBN 84-370-5910-0 Parte ĉe Libros Google

Liaj verkoj

  • José Antonio Primo de Rivera (2007). Obras completas (Edición del Centenario). Plataforma 2003. ISBN 978-84-96198-19-7.
  • Del Río Cisneros, Agustín (Recopilación de) (1974). Obras completas de José Antonio Primo de Rivera. Editorial Almena. ISBN 84-7014-132-5.
  • Del Río Cisneros, Agustín (Recopilación de) (1976). José Antonio Primo de Rivera. Obras completas (1922-1936). Instituto de Estudios Políticos. Madrid, 1976.
  • José María Mancisidor (1975). Frente a frente. José Antonio frente al Tribunal Popular, Alicante - Noviembre 1936. Madrid: Almena. ISBN 84-7014-158-9.

Pensaranalizoj

  • Arnaud Imatz (2003). José Antonio. Falange Española y el Nacionalsindicalismo. Plataforma 2003. ISBN 84-96198-01-4.
  • Arnaud Imatz (2006). José Antonio, entre el odio y el amor. Su historia como fue. Áltera. ISBN 978-84-89779-90-7.
  • Miguel Argaya (1996). Entre lo espontáneo y lo difícil (Apuntes para una revisión de lo ético en el pensamiento de José Antonio Primo de Rivera). Oviedo: TARFE. ISBN 84-921050-6-2.
  • Adolfo Muñoz Alonso (1971). Un pensador para un Pueblo. Madrid: Almena. ISBN 84-7014-037-X.
  • Cecilio de Miguel Medina (1975). La personalidad religiosa de José Antonio. Madrid: Almena. ISBN 84-7014-159-7.

Vidu ankaŭ