José Castulo Zeledón
José Castulo Zeledón | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de marto 1846 en Provinco San-Joseo | |
Morto | 16-an de julio 1923 (77-jaraĝa) en Torino | |
Ŝtataneco | Kostariko ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Amparo de Zeledón (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
José Castulo Zeledón (24-a de marto, 1846 — 16-a de julio, 1923) estis ornitologo el Kostariko.
José estis filo de Manuel Zeledón, guberniestro de Provinco San José. Ekde frua infaneco li interesiĝis pri birdoj. Dum siaj fruadoleskaj jaroj li perlaboris monon en apoteko de germana naturalisto kaj kuracisto Alexander von Frantzius en San-Joseo, kaj sub ties instruo komencis studi la birdojn science. Tiam Zeledón komencis kolekti lokajn birdospecianojn kaj sendi ilin al Jean Cabanis, kiu tiam laboris en Berlina muzeo.
En 1868 Frantzius revenis al Germanio veturante tra Usono, kaj Zeledón kunveturis kun li ĝis Vaŝingtono. Tie li konatiĝis kun Spencer Fullerton Baird kaj komencis labori kiel asistento ĉe la Smithsonian Institution. Ĝuste tie li konatiĝis kun Robert Ridgway, kiu iĝis lia amiko por tuta vivo. En 1872 Zeledón revenis al Kostariko kiel zoologo en ekspedicio de William More Gabb. Dum tiu ĉi ekspedicio li faris la unuan kolekton de birdoj de Talamanko.
Reveninte al San-Joseo Zeledón heredis la apotekon de Frantzius, kaj tiu ĉi entrepreno kun tempo igis lin relative riĉa. En sia libera tempo li daŭre studis kaj kolektis birdojn. Li estis unu el kunfondintoj de la Kostarika Nacia Muzeo kaj donacis sian kolekton al ĝi. La kolekto de Zeledón en la Nacia muzeo estas lia plej granda kontribuo al ornitologio, ĉar ĝi enhavis multajn antaŭe nekonatajn speciojn, kvankam plimulton de ili formale priskribis aliaj ornitologoj. Li volonte helpis al aliaj ornitologoj dum iliaj vizitoj al Kostariko.
Zeledón estas rememorita en sciencaj nomoj de multaj organismoj. Omaĝe al li estas nomataj birdoj zeledono (Zeledonia coronata) kaj blankbrusta tiraneto (Phyllomyias zeledoni), kaj specio de serpentoj Geophis zeledoni.[1]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ridgway, Robert (1923). “In Memoriam: José Castulo Zeledón”, Auk 40 (4), p. 682–689. doi:10.2307/4074451.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Zeledon", p. 293).