José Climent Grañana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
José Climent Grañana
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1922 (1922-11-30)
Morto 5-an de aŭgusto 1996 (1996-08-05) (73-jaraĝa)
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

José CLIMENT GRAÑANA (1923- 5-a de aŭgusto 1996 en Barcelono) en Barcelono agadis en Hispana Instituto de Esperanto de 1961 ĝis 1975, tempo kiam la Barcelona Internacia Foiro eldonis siajn afiŝojn en Esperanto. Li zorgis pri multaj kursoj kaj pri la daŭra reeldonigo, ĉe Sopena, de la dudirekta Esperanto-hispana poŝvortaro de J. Paluzie-Borrell. Ekde ĝia fondo en 1986, li estis komitatano de Kultura Asocio Esperantista.