José Ezquerra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el José Ezquerra Bergés)
José Ezquerra
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1880 (1880-06-25)
en Vinaceite
Morto 17-an de aŭgusto 1965 (1965-08-17) (85-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto • aktivulo
vdr

José EZQUERRA BERGÉS (Vinaceite, Teruel, 1880 - Barcelono, 17-an de aŭgusto 1965) estis aktivulo de la porblindulara movado en Hispanio.

Li perdis sian vidkapablon 13-jara. 1905 li fondis la Reĝan Asocion por Blinduloj ("Real Asociación Española en favor de los ciegos").

Fondinto kaj Prezidanto de la Blindulara Hispana Asocio (ONCE) inter 1945 kaj 1959.

Li estis Esperantisto de la jaro 1907 kaj multe aktivis en la Movado. Li fondis la Blindularan Esperantan Fakon en la sino de Hispana Esperanto-Federacio, kies unua Prezidanto li ankaŭ estis. Lia persona influo kiel publika homo multe kontribuis ebenigi malfacilaĵojn dum la unua epoko post la civila milito.

Li publikigis brajlajn Esperantajn Gramatikojn kaj tradukis plurajn verkojn per brajla sistemo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.