José Luis Cuerda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Luis Cuerda
Persona informo
Naskonomo José Luis Cuerda Martínez
Naskiĝo 18-an de februaro 1947 (1947-02-18)
en Albacete
Morto 4-an de februaro 2020 (2020-02-04) (72-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo arterial embolism
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkistoaktoro
Verkoj Amanece, que no es poco
La lengua de las mariposas
El bosque animado
Así en el cielo como en la tierra
La marrana
Total (filmo)
La viuda del capitán Estrada
The Education of Fairies
Los girasoles ciegos
vdr

José Luis CUERDA Martínez (Albacete, 18an de Februaro 1947 - Madrido, 4an de Februaro 2020) estis hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Ŝlosila figuro de la hispana kinarto de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj, estas konsiderata kiel unu de la plej gravaj reĝisoroj, kiel de filmoj kiel La lengua de las mariposas, adaptaĵo de rakontoj de Manuel Rivas, El bosque animado, versio de la samnoma novelo de Wenceslao Fernández Flórez, kaj la tetralogio de la «superrealisma-rurismo», komponita per Total, Amanece que no es poco —majstroverka komedio de la hispana kinarto—, Así en el cielo como en la tierra kaj Tiempo después. Li ricevis nombrajn agnoskojn inter kiuj elstaras kvar premioj Goya, la Ormedalo de Belarto kaj la Granda Kruco de la Civila Ordeno de Alfonso la 10-a.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Estante infano li studis tri jarojn en seminario. Ekstudis juron, sed li abandonis tiun karieron por iĝi teknikisto de radio kaj televido translokiĝinta al Madrido en 1962.[1] En 1969 li eklaboris en TVE, kie li kunlaboris en informaj servoj kaj poste en kulturaj programoj.[2] En 1977, li debutis kiel reĝisoro de fikcio per la adaptaĵo por Televisión Española de El túnel, bazita sur la samtitola novelo de Ernesto Sabato.

Ekster televido, en 1982 li reĝisoris sian unuan longan filmon por kino Pares y nones, en la kadro de la nomita «madrida komedio». Inter 1985 kaj 1989 li laboris kiel profesoro en la Fakultato de Belartoj de la Universitato de Salamanko. Lia sekvanta filmo nome El bosque animado (1987) malfermis en lia kariero novan etapon karakterizitan per «absurda humuro». Post unu jaro aperis lia majstroverko kaj biletvenda sukceso: nome Amanece, que no es poco (1988). Kun Así en el cielo como en la tierra (1995) kaj Tiempo después (2018) li kompletigis specon de tetralogio de absurda humuro kiel komuna elemento, komencita per Total.

Kiel produktoro, li estis la unua produktoro kaj iel malkovrinto de Alejandro Amenábar. Li produktoris liajn filmojn Tesis (1996) kaj Abre los ojos (1997).[1] Per La lengua de las mariposas (1999) li montris rigardon dekomence afablan sed poste akregan de la Hispana Enlanda Milito el la rilato de infano kun lia instruisto.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Galán, Diego (31a de Januaro 2016). «José Luis Cuerda, maestro del surrealismo rural». El País. Konsultita la 6an de Oktobro 2017.
  2. Lyon, William (24a de Januaro 1983). «'Pares y nones', comedia de José Luis Cuerda, se estrena hoy en Madrid». El País. Konsultita la 7an de Oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]