José Maceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Maceo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1849 (1849-02-02)
en Santiago de Kubo
Morto 5-an de julio 1896 (1896-07-05) (47-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Familio
Patro Marcos Maceo
Patrino Mariana Grajales Cuello
Frat(in)oj Antonio Maceo • Tomás Maceo • Julio Maceo • Rafael Maceo • Miguel Maceo
Okupo
Okupo militisto
vdr

José MACEO, kun kompleta nomo estis José Marcelino Maceo Grajales (2a de februaro 1849, La Delicia, iama provinco Oriente, Kubo - 5a de julio 1896, Loma del Gato, Santiago de Kubo) estis kuba militisto kaj patrioto de la 19-a jarcento.

Estante nur 19-jaraĝa komencis sian militistan karieron en la Dekjara Milito, kaj ascendis el rango de soldato al tiu de kolonelo, post la Protesto de Baraguá. Oni diris, ke li estis iritema (foje kiel reago al rasisma diskriminacio) kaj foje agadis iom malhumane kun prizonuloj de la hispana flanko. Li plue ascendis militiste, ĝis la grado de generalo en aprilo 1895. Same kiel sia frato Antonio Maceo li estis aktiva partoprenanto en la kampanjo de Guantánamo kaj luktis en agado kiel en Rejendón de Báguanos. José kaj sia frato Antonio Maceo atingis gravan venkon en la Batalo de Sao del Indio, la 31an de aŭgusto 1895.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]