José María Balcázar
| José María Balcázar | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 17-an de januaro 1943 (83-jaraĝa) en Nanchoc District | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Peruo | ||||
| Alma mater | Nacia Universitato de Trujillo | ||||
| Partio | Partio Politika Nacia «Peruo Libera» (2020–2022) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto advokato | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
José María BALCÁZAR Zelada (naskiĝis la 17-an de januaro 1943 en Nánchoc, regiono Cajamarca) estas perua advokato kaj politikisto. Li estas Prezidanto de Peruo ekde la 18-a de februaro 2026.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Balcázar studis juron ĉe la Nacia Universitato de Trujillo, diplomiĝante en 1972. Li doktoriĝis pri juro kaj politika scienco ĉe la Universitato Nacia Pedro Ruiz Gallo en 2005. Li estis membro de la Supera Kortumo de la Regiono Lambayeque. Li ankaŭ funkciis kiel provizora membro de la Supera Kortumo de Peruo, kie li estis juĝisto de la Civila Ĉambro.[1]
En la parlamentaj elektoj de 2021, Balcázar estis elektita al la Kongreso por la partio Perú Libre ("Libera Peruo"). En 2022, li forlasis Perú Libre kaj fondis ĝian disiĝintan grupon, Perú Bicentenario ("Ducentjariĝo de Peruo"). Post la dissolvo de ĝia parlamenta grupo, li realiĝis al la parlamenta grupo Perú Libre en 2024, sen reiĝi partiano. Li ne kandidatiĝis por reelekto en la parlamentaj elektoj de 2026. [2]
La 18-an de februaro 2026, la tagon post la detronigo de prezidanto José Jerí, Balcázar estis elektita prezidanto de la Kongreso kaj tiel ankaŭ provizora prezidanto de Peruo. Lia oficperiodo daŭris ĝis la 28-a de julio 2026.[3][4]
| Antaŭe: | Prezidento de Peruo | Poste: | |
|---|---|---|---|
| José Jerí | 2026 - nuna | nuna |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Desde Chiclayo, exvocal supremo opina sobre indulto a Fujimori. Larcery. Arkivita el la originalo je 26 February 2025. Alirita 18 February 2026 .
- ↑ JNE – Plataforma Electoral (hispane). Plataforma Historic. Alirita 18 February 2026 . [rompita ligilo]
- ↑ Collyns, Dan, "Leftist who defended child marriage elected as Peru's interim president", The Guardian, 2026-02-19.
- ↑ Parlamento elige hoy nuevo presidente de Perú entre cuatro candidatos (hispane) (18 February 2026). Alirita 18 February 2026 .

