José María Queipo de Llano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
José María Queipo de Llano
José María Queipo de Llano, conde de Toreno (Museo del Prado).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de novembro 1786 (1786-11-26)
en Oviedo
Morto 16-an de septembro 1843 (1843-09-16) (56-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Profesio politikisto, ministro
Lingvoj hispana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

José María Queipo de Llano y Ruiz de Sarabia (26-a de novembro de 178616-a de septembro de 1843), sepa grafo de Toreno, estis hispana politikisto kaj historiisto naskiĝinta en Oviedo, Asturio. Li estis Hispana Ĉefministro.

Li studis Sciencojn akj Beletrojn en Kvenko, Salamanko kaj Madrido. En 1803 li revenis al Asturio kie li formis parton de la revolucian junton dum la Milito de Sendependiĝo, kaj poste estis membro de la Kortumo de Kadizo kiu aprobis la tekston de la Hispana konstitucio de 1812. Li estis unu el ties grandaj defendantoj kaj la ĉefa defendanto de konstitucia teksto ne tre diferenca de tiu franca de 1791. Li estis vera revoluciulo kiu volis limigi la povon de la Reĝo pere de la povdivido.

En 1814 Toreno ekziliĝis en Londonon post la denova enpovigo de Fernando la 7-a. Tie li eksciis ke Fernando la 7-a estis kondamnita lin je morto kaj konfiskita liajn havaĵojn pro ribelo. El Londono li translokiĝis al Parizo, kie li iĝis liberalmoderulo kiu celas kongruigi la monarkion ene de marko konstitucia. Li loĝis ankaŭ en Lisbono kaj Berlino. Post la puĉo de lia bofrato, Rafael del Riego, la 1an de januaro de 1820 en Las Cabezas de San Juan, oni redonis al li liajn havaĵojn kaj faris lin Deputito kaj Prezidanto de la Parlamento.

En sia ekzilo li verkis sian unuan verkon, publikita en Francio en 1832 pri la Milito de Hispana Sendependiĝo. Post la ĝenerala amnestio post la morto de la reĝo, kaj post sia reveno al Hispanio li estis nomumita Ministro de Trezoro en la registaro de Francisco Martínez de la Rosa en 1834, sed li ne sukcesis reformojn kiuj estus permesintaj la modifon de la financa sistemo kaj la superon de la ekonomia krizo derivita de la karlisma milito. Post Mendizábal, li okupis la Ĉefministrecon la 7-a de junio de 1835 dum apenaŭ tri monatoj en la tumulta situacio de la regenteco de Maria Kristina Burbono pro liberalaj insurekcioj tra la tuta Hispanio. Li revenis al Parizo en 1840 kie li mortiĝis en 1843.

Kiel historiisto menciindas lia Historia del levantamiento, guerra y revolución de España pri la Milito de Hispana Sendependiĝo kiun li persone vivis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]