José María Vitier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Vitier
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1954 (1954-01-07) (70-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Familio
Patro Cintio Vitier
Patrino Fina García Marruz
Frat(in)o Sergio Vitier
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://www.josemariavitier.com
vdr

José Maria VITIER (naskiĝinta la 7-an de januaro 1954 en Havano) estas kuba muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la gepoetoj Cintio Vitier kaj Fina García Marruz komencis siajn unuajn studojn en la Konservatorio Amadeo Roldán. Lia verkaro ampleksas vastan spektron, ĉar li skribis muzikon por diversaj medioj kiel televido, teatro, kino kaj radiofonio. Li estis membro de la Grupo Síntesis en ĝia komenco. Multaj el liaj komponaĵoj baziĝas sur popularaj kantoj aŭ sur versoj de rimarkindaj poeto kiel ekzemple Bosque, Caballito, Canción de otoño, Cizaña, Cortesía Décima, Déjame tomar asiento, El aire que te rodea, Ilusión de realidad.

En 1983 li formis sian propran muzikgrupon. Li laboris kiel pianoprofesoro en la Escuela Nacia Lernejo de Arto kaj realigis kompoziciajn studojn en la Supera Instituto de Arto.

Li aktivas tutmonde. Lia krea verkado distingiĝas per rimarkinda multvarieco, en kiu li kombinas ĉambran kaj popularan muzikon kun ĵazaj deflankiĝoj, ĉio je klarkontura akcento de kubeco.

Inter aliaj li partoprenis la festivalojn de ĵazo en Montrealo, de latinamerika muziko en Novjorko, de ĵazo en Toronto, de kulturo ĝenerale je la Festival Cervantino en Guanajuato [Meksiko), afrikokariba de Bordozo kaj MIDEM de Cannes.

Li ricevis gravajn distingojn kiel la Medalo Alejo Carpentier kaj la Ordeno Félix Varela en 2004. En la jaro 2000 lia lumdisko Salmo de las Américas, oratoria simfonikantato, estis nomumata inter la kvin plej bonaj muzikalbumoj de klasika muziko por la Premio Latino-Grammy. En 2002 Vitier estis proponata kiel kandidato por la Premio Tomás Luis de Victoria.

Krom tio la 1-an de decembro 2008 kiel eron de la kultura programo realigata kadre de la aktivecoj dum la Internacia Libro-Foirego de Guadalajara li prezentis en la Teatro Diana de la sama urbo, kune kun la fama verkisto meksika Carlos Fuentes la operon Santa Anna, kun muziko komponita de li kaj libreto de Fuentes. Tiu ĉi opero estas historio pri la evoluo de la ŝajne heroa, sed tragedia kaj miocentrisma vivo de la eksprezidanto de Meksiko Antonio López de Santa Anna dum liaj diferencaj regoperiodoj. La verko kombinas parolatajn dialogojn kun kantataj recitativoj; tragedion kaj komikajn momentojn; aktorojn kaj dancistinojn, kiuj nenion muzikan kontribuas kiel la kantistoj kaj la ĥoro. Rilate la muzikan oni enprenis en la orkestran instrumentaron kelkajn antaŭhispanajn perkutinstrumentojn kaj la sones jarochos de la popolmuzika ensemblo Mono Blanco. Kiel ensemblanoj la cefajn rolojn de ĉi tiu nuntempa opero okupis Fernando de la Mora, Lourdes Ambriz, Grace Echauri, Verónica Alexanderson kaj Hernán del Riego.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]