José María de Pereda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María de Pereda
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1833 (1833-02-06)
en Santandero
Morto 1-an de marto 1906 (1906-03-01) (73-jaraĝa)
en Santandero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikisto • romanisto vd
Verkado
Verkoj El sabor de la tierruca ❦
Tipos y paisajes ❦
Al primer vuelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María de PEREDA y Sánchez Porrúa (Polanco, 6a de Februaro 1833 - Santandero, 1a de Marto 1906) estis hispana romanisto de la realisma periodo, aŭtoro de famaj ĝenrismaj romanoj. Li estis ankaŭ politikisto, aliĝinta al la karlismo. Lia plej konataj verkoj estas Peñas arriba, De tal palo tal astilla, La puchera kaj, precipe, Sotileza, kiuj havigis al li grandan famon, kio rezultis en la fakto, ke en 1872 li estis nomumita membro de la Real Academia Española.

Pereda portretita de A. Clapés (1899).

Li ne estis diligenta studento kaj komencis sian karieron kombinante beletron kun ĵurnalismo, inter Santandero kaj Madrido. En 1871 Pereda estis elektita deputito el la distrikto Cabuérniga kaj en la karlisma partio. Tio ebligis amikecon kun verkistoj de tute apartaj ideologio, kiel Galdós kaj Leopoldo Alas «Clarín».

En la 1870-aj jaroj lia verkaro transiris el ĝenrismaj rakontoj al pli ambiciaj romanoj. En ili la centra temo estas la elstarigo kaj idealigo de la kutimoj de la ruraj areoj kontraŭ la vivo de urboj. Liaj plej famaj verkoj estas Sotileza (1885), en kiu li portretis la vivmanieron de fiŝkaptistoj, kaj Peñas arriba (1895), pri la loĝantoj de montaroj.

En 1893 lia plej aĝa filo, Juan Manuel, memmortigis sin, kio kondukis la verkiston al forta deprimo kaj preskaŭ abandono de la literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Al primer vuelo (1891).
Para ser buen arriero (1900).
Señoras paseando, akvarelo de Mariano Pedrero por la libro Tipos trashumantes (1897).
  • Al primer vuelo: idilio vulgar. Barcelona, Imp. Henrich y Cía. en Comandita, 1891, 2 vol.
  • Baños del sardinero. Santander, Tantín, 1995.
  • Blasones y talegas, Madrid, Imp. Biblioteca Patria, 189-?
  • Buena gloria. Santander, Gobierno de Cantabria, Secretaría General, Servicio de Publicaciones, 1984.
  • El buey suelto... Cuadros edificantes de la vida de un solterón, de J. M. de Pereda, Madrid, Imprenta y Fundición de Manuel Tello, 1878.
  • De tal palo tal astilla, Madrid, Imp. y Fundición de Manuel Tello, 1880.
  • Don Gonzalo González de la Gonzalera, Madrid, Suárez, 1878.
  • Un joven distinguido y otros tipos trashumantes. Eldono de Carmen Bravo-Villasante, Madrid, Montena, 1988, (El carnaval de las letras, 9).
  • Leva y otros cuentos. Eldono de Laureano Bonet, Madrid, Alianza Editorial, 1970,
  • La Montálvez, Madrid, Imprenta y Fund. de Tello, 1888.
  • Nubes de estío, Madrid, Imprenta y Fundición de Manuel Tello, 1891, (Obras completas de José María de Pereda, 14).
  • Pedro Sánchez, Madrid, Imprenta y Fundición de M. Tello, 1883.
  • Pachín González, Madrid, Viuda e Hijos de Tello, 1896.
  • Peñas arriba, Madrid, Tip. Viuda e Hijos de Tello, 1895.
  • Para ser un buen arriero, Madrid, Rodríguez Serra, 1900, (Biblioteca Mignon, 11).
  • La puchera, Madrid,, Imprenta y Fundición de Manuel Tello, 1889, (Obras completas de José María de Pereda, 11).
  • El sabor de la tierruca. Copias del natural. Barcelona, Biblioteca Artes y Letras, 1882.
  • Sotileza: Madrid, Imp. y Fundición de Manuel Tello, 1885.
  • Tipos trashumantes. Croquis a pluma. Santander. Imprenta y litografía de J. M. Martínez. 1877.