José Miaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Miaja
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1878 (1878-04-20)
en Oviedo,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 13-an de januaro 1958 (1958-01-13) (79-jaraĝa)
en Meksikurbo,  Meksiko
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militisto
vdr

José Miaja Menant [mjAĥa] (Oviedo, 20-a de aprilo 1878 - Meksikurbo, 14-a de januaro 1958) estis hispana militisto, konata pro sia ŝlosila rolo dum la Hispana Enlanda Milito kaj, partikulare, en la defendo de la sieĝata ĉefurbo Madrido.

Li partoprenis en la Rif-milito, dum kiu li atingis diversajn ascendojn kaj estris diversajn unuojn. Dum la okazigo de la enlanda milito Miaja ludis gravan rolon en la defendo de Madrido inter novembro kaj decembro 1936, dum li plenumis la postenon de estro de la Defendojunto. Poste li estris la Armeon de la Centro kaj partoprenis en konataj bataloj kiel tiuj de Jarama, GuadalajaraBrunete, kaj poste la Grupon de Armeoj de la Centra Regiono.[1] Tio igis lin la respublika militestro de la zono sudcentra. Dum la trairado de la milito li koncentris plian militan povon ol iu ajn alia respublika generalo.[2]

Li kritikis la efikon de la milito por la Respubliko, kaj en marto 1939 li apogis la nomitan puĉo de Casado kaj akceptis prezidi la Nacian Defendokonsilantaron kiu klopodis negocadi, sed malsukcese, la finon de la milito. En la lastaj tagoj de la milito li forlasis Hispanion kaj foriris al ekzilo, unue en Francion kaj, poste, en Meksikon, kie li mortis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Engel, 1999, p. 173.
  2. Thomas, 1976, pp. 437-438.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Engel, Carlos (1999). Historia de las Brigadas Mixtas del Ejército Popular de la República. Madrid, Almena. 84-922644-7-0.
  • Thomas, Hugh (1976). Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 84-226-0874-X.