Josef Škvorecký
Josef Škvorecký (naskiĝis la 27-an de septembro 1924, Náchod – mortis la 3-an de januaro 2012, Toronto) estis ĉeĥa kaj kanada verkisto, tradukisto kaj eldonisto.[1]
Li pasigis duonon de sia vivo en Kanado, publikigante kaj subtenante ĉeĥan literaturon malpermesitan dum la komunista epoko. Škvorecký ricevis la Internacian Premion Neustadt por Literaturo en 1980.
Li estis la edzo de la verkistino Zdena Salivarová. Li kaj lia edzino longe subtenis ĉeĥajn disidentajn verkistojn antaŭ la falo de komunismo en tiu lando. La skribaĵoj de Škvorecký traktas plurajn temojn: la hororojn de totalismo kaj subpremo, la sperton de elmigrinto, kaj la miraklon de ĵazo. [2]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Enamiĝinta al ĵazo ekde sia juneco, li estis amatora tenorsaksofonisto en la periodo antaŭ la Dua Mondmilito, sperto el kiu li uzis por sia romano La Basa Saksofono (1967).
Post la milito, li komencis studi ĉe la Medicina Fakultato de la Universitato de Karolo en Prago, sed post la unua semestro li translokiĝis al la Filozofia kaj Literatura Fakultato, kie li studis filozofion kaj diplomiĝis en 1949. En 1951 li ricevis sian doktorecon pri filozofio. li poste instruis dum du jaroj ĉe la Knabina Socia Lernejo de Hořice.
En la 1950-aj jaroj, li laboris nelonge kiel instruisto, redaktanto kaj tradukisto. Dum ĉi tiu periodo, li verkis plurajn romanojn, inkluzive de sia unua romano, La Malkuraĝuloj (verkita en 1948–49 kaj publikigita en 1958) kaj La Fino de la Nilona Epoko (1956), kiuj estis kondamnitaj kaj malpermesitaj de la komunistaj aŭtoritatoj post sia publikigo. Lia malferma, improviza proza stilo estis noviga, sed tio, kune kun liaj demokratiaj idealoj, prezentis defion al la komunista reĝimo. Sekve, li perdis sian laboron kiel redaktanto de la revuo Světová literatura ("Monda Literaturo"). Škvorecký daŭre verkis kaj helpis instigi la demokratian movadon, kiu kulminis per la Praga Printempo de 1968. Post la invado de Ĉeĥoslovakio fare de la Varsovia Pakto, Škvorecký kaj lia edzino, la verkistino kaj aktorino Zdena Salivarová, fuĝis al Kanado.
En 1971, li kaj lia edzino fondis la eldonejon 68, kiu dum la sekvaj 20 jaroj publikigis malpermesitajn ĉeĥajn kaj slovakajn librojn. La eldonejo fariĝis grava porparolanto por disidentaj verkistoj kiel Václav Havel, Milan Kundera kaj Ludvík Vaculík, inter multaj aliaj. Ĝis 1993, la jaro kiam Skvorecký decidis fermi la eldonejon, 238 titoloj estis publikigitaj.
Rekonante iliajn atingojn, la prezidanto de postkomunisma Ĉeĥoslovakio, Václav Havel, poste aljuĝis al la paro la Ordenon de la Blanka Leono en 1990.
Li instruis ĉe la Fakultato de Angla lingvo ĉe la Universitato de Toronto, kie li poste estis nomumita Emerita Profesoro pri Angla lingvo kaj Filmo. Li emeritiĝis en 1990. En Kanado, li estas konsiderata kanada aŭtoro malgraŭ la fakto, ke lia verko estis plejparte publikigita en la ĉeĥa lingvo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Noveloj
[redakti | redakti fonton]- Konec nylonového věku (Fino de la nilona epoko), 1956 (malpermesita de cenzuristoj)
- Zbabělci (The Cowards), 1958
- Lvíče (La leonido), 1969
- Tankový prapor (La Tanka Bataliono), 1969
- Mirákl (The Miracle Game), 1972
- Prima sezóna (The Swell Season), 1975
- Konec poručíka Borůvky (The End of Lieutenant Boruvka), 1975
- Příběh inženýra lidských duší (The Engineer of Human Souls), 1977
- Návrat poručíka Borůvky (The Return of Lieutenant Boruvka), 1980
- Scherzo capriccioso (translated into English as Dvorak in Love), 1984 - rakonto pri la tempo de Antonín Dvořák en Ameriko kiel direktoro de la National Conservatory for Music.[3]
- Nevěsta z Texasu (The Bride from Texas), 1992
- Dvě vraždy v mém dvojím životě (Two Murders in My Double Life), 1999
- Nevysvětlitelný příběh aneb Vyprávění Questa Firma Sicula (An Inexplicable Story, or, The Narrative of Questus Firmus Siculus), 1998
- Krátké setkání, s vraždou (Brief Encounter, with Murder), 1999, co-written with Zdena Salivarová
- Setkání po letech, s vraždou (Encounter After Many Years, with Murder), 2001, co-written with Zdena Salivarová
- Setkání na konci éry, s vraždou (Encounter at the End of an Era, with Murder), 2001, co-written with Zdena Salivarová
- Obyčejné źivoty (Ordinary Lives), 2004
Kolektoj de mallonga rakontoj
[redakti | redakti fonton]- Sedmiramenný svícen (The Menorah), 1964
- Ze života lepší společnosti (The Life of High Society), 1965
- Smutek poručíka Borůvky (The Mournful Demeanour of Lieutenant Boruvka), 1966
- Babylónský příběh a jiné povídky ('A Babylonian Story and Other Stories), 1967
- Hořkej svět (The Bitter World), 1969
- Hříchy pro pátera Knoxe (Sins for Father Knox), 1973
- Ze života české společnosti (The Life of Czech Society), 1985
- Povídky tenorsaxofonisty (The Tenor Saxophonist's Story), 1993
- Povídky z Rajského údolí (The Edenvale Stories), 1996
- When Eve Was Naked, 2000
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Josef Škvorecký obituary (January 9, 2012). Arkivita el la originalo je November 7, 2017. Alirita December 23, 2017 .
- ↑ "Josef Skvorecky", The Daily Telegraph, January 4, 2012.
- ↑ Wallace, Gavin (1981), Skvorecky: The Jazz Writer, in Bold, Christine (ed.), Cencrastus No. 5, pp. 48 & 49.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biography de Jan Čulík

