Josef Cink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Josef Cink (naskiĝis la 29-an de junio 1933, mortis la 11-an de februaro 2011) estis ĉeĥa esperantisto kaj mezlerneja instruisto en Červená Voda. Tradukanto kaj aŭtoro de lernolibroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la setlejo Chudoba, apartenanta al la vilaĝo Dolní Heřmanice, kiu nun estas parto de vilaĝo Horní Heřmanice en la distrikto Ústí nad Orlicí, sed tiam ĝi apartenis al la distrikto Lanškroun. En Dolní Heřmanice li vizitadis elementan lernejon (1939-1945), poste li lernis en gimnazio de Lanškroun (1945-1952), kie li abiturientiĝis. Siajn studojn li daŭrigis en Brno, ĉe la naturscienca fakultato de Masaryk-Universitato (1952-1956), kaj finis ilin kiel magistro pri pedagogo de fakoj biologio, geologio kaj geografio kun rajto instrui ĉe mezlernejoj. Sian edukiĝon li kompletigis per distanca studado (1979-1981) ĉe Stenografia Instituto en Praha, kiun li finis per ŝtata ekzameno kaj akiro de rajto instrui fakojn teĥniko de administrado kaj ekonomia korespondado.

Dum siaj gimnaziaj studoj (1945-1952) li loĝis kun la gepatroj en Albrechtice apud Lanškroun, dum la universitataj (1952-1956) en Brno kaj ekde 1956 ĝis la morto li vivis en Červená Voda. Tie li en 1961 edziĝis al instruistino de elementa lernejo, kun kiu li havis tri filojn. Kiel instruisto li laboris en Červená Voda (1956-1963), Králíky (1963-1968) kaj Kostelec nad Orlicí (1968-1999).

Esperantista vivo[redakti | redakti fonton]

En 1948 kiel 15-jarulo li legis artikolon pri Esperanto en la gazeto „Anděl strážný“ (Gardanĝelo) 4/1948 kaj aliĝis al koresponda kurso de fratoj Filip, per kiu li atingis ioman pasivan scion de la lingvo. Aktivan scion li atingis en someraj kursoj de Esperanto en Rožnov pod Radhoštěm. En 1951 li submetiĝis al la asocia ekzameno „pri scio“ kaj en 1952 „pri kapableco instrui“.

Li fariĝis membro de la Esperanto-klubo en Lanškroun (1949-1952), kie li enkadre de Junularo komencis aktive labori ekde 1951 per eldonado de stencilita cirkulero Esperanta Vorto. Universitataj studoj lin venigis al Esperantista klubo en Brno (1952-1956). Tie li partoprenis en teatraj scenoj de Junularo, prelegis pri la naturo, universo, lingva divido de la homaro kaj meteorologio. En 1955 li jam instruis Esperanton en Somera Esperanto-Tendaro en Chvalatice.

Kiel instruisto en Králíky (1957-1964) li gvidis Esperanto-kurson. Sporade li kontribuis al programoj de esperantistaj rondetoj de la regiono.

Ekde 1949 li membris en Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko ĝis ĝia likvido en 1952 kaj poste en Ĉeĥa Esperanto-Asocio ekde ĝia fondo en 1969. Li laboris en la pedagogia sekcio kiel lektoro de korespondaj kursoj (1977-1997), kiujn li aŭtoris, kaj kiel membro de ekzamena fako, por kiu li elelaboris novan metodikon (aprobita en 1991). Kiel membro de IKUE-sekcio li instruis en Somera Esperanto-Tendaro en Herbortice (1969-1977) kaj kontribuis per artikoloj al gazeto Dio Benu.

En 1971 okaze de la 70-jariĝo de Esperantista klubo en Brno li prelegis pri Esperanto-movado en ĉeĥaj landoj inter 1890-1918 kaj por Kultura Festivalo en Opava en 1988 li esperantigis muzikajn tekstojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Junulara kantareto - 1-a kajero (Fajrero Ostrava 1960)
  • Junulara kantareto - 2-a kajero (Esperanto-rondeto Šumperk 1968)
  • Junulara kantareto - 3-a kajero (Esperanto-klubo Šumperk 1980)
  • Societa kantareto (ĈEA Praha 1991)
  • Kantareto de ministaj kantoj de Kladno-regiono (Městské kulturní centrum Kladno 1982, dua eldono 1988)
  • Cvičebnice esperanta pro pokročilé (Ekzercaro de Esperanto por progresintoj, 1974, dua eldono en ĈEA 1989)
  • Písemný kurs mezinárodního jazyka esperanto (Koresponda kurso de la internacia lingvo Esperanto, 1980, 1989, 1999)
  • Kurso de Esperanto en gazeto „Naše rodina“ (Nia familio, 49/93-19/94, 46/94-6/95)
  • Lingvaj ludoj kaj enigmoj (20 artikoloj en Starto 2/2000 - 1/2005)

En gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • František Halas: Mi revenos tien (Já se tam vrátím, ĉs. Paco 1984, p. 25, presita kun eraroj)
  • Jan Zahradníček: La manoj de Maria (Ruce Mariiny, Dio Benu 3/2003, kun eraro)

En manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-movado en ĉeĥaj landoj 1890-1918 (prelego en Brno 1971)
  • Metodikaj komentoj al Esperanto-instruado (1973)
  • Frazeologický slovník čes-esperantský (Frazeologia vortaro ĉeĥa-esperanta)
  • Tradukoj de kvin unuaktaj infanoperoj de komponisto Jaroslav Kadlec (por la agentejo Dilia), konkrete: Printempa tago, Bestetoj kaj rabistoj, Pri la granda beto, Somera rapsodio, En signo de la suno.
  • Tradukoj de kantoj por infana korpuso ĉe EK Česká Třebová kaj kantkorpuso en Opava
  • Tradukoj de preĝejaj kantoj por IKUE
  • Dominik Pecka: Ze zápisníku starého profesora (El notlibro de maljuna profesoro)
  • Eugen Labiche-Edouard Martin: Le voyage de monsieur Perrichon (Vojaĝo de sinjoro Perrichon, komedio, traduko el la franca)
  • František Nepil: Krávy, moje krávy, zlaté zvonce máte (Vi, bovinoj miaj, kun tintiloj oraj, ĉapitro el la libro „Střevíce z lýčí“ - Bastoŝuoj)

Esperantigitaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Adiaŭ, belulino (Adio, mia bella)
  • Alaŭdeto (Alouette)
  • Asturias (Asturias patria quérida - kun E. Tudela Flores)
  • Aveleto (Alunelu, launelu)
  • Aveno (La chanson de l’aveine)
  • Bajkalo (Slavnoje more svjaščenij Bajkal)
  • Bela flandranino (La Flamande et le Français)
  • Ĉe Levoĉa (Tam okolo Levoče)
  • De la Sierra Morena (Cielito lindo)
  • Ekleviĝas sun‘ matene (Rano, rano, raniusenko)
  • Erinaco (Náš dědeček chytil ježka)
  • Fora amatino (Mám milou mám)
  • Gaja vento (Vesjolij veter)
  • Halo, halo (Bonveniga kaj adiaŭa ĉenkanto)
  • John Brown (John Brown)
  • Kafejo super la rivero (Kavárna nad řekou)
  • Kial vi fiks-rigardas (Ĉto ti ĵadno gladiŝ na dorogu)
  • Kiu ĝojon sentas (Máš-li radosť a vieš o tom)
  • Kiu vagadis (Ten, kdo chce touhu po domově znát)
  • Kokideto (Když jsem já sloužil)
  • Kukolo
  • La plej belaj knabinoj (Die nettesten Dianal - kun Hermann Holzendorf)
  • Matilda (Waltzing Matilda)
  • Mia Bonnie (My Bonnie)
  • Mil mejloj (usona)
  • Nin portis plu kaj plu (My pluli dál a dál)
  • Novaĵo (Zvedel jsem)
  • Post arbaro (Oj, za hájem, hájem)
  • Rana viv‘ (Žabáci)
  • Rivereto fluas jen (Teče voda z javora)
  • Rosmareno (Rozmaringot ültettem cserépbe - kun Jenö Keuler)
  • Ruĝa valo (usona)
  • Semis montanoj (Zasiali gorale owies)
  • Stepo (Step da step krugom)
  • Sub la mont‘ (Pod horou, pod horou)
  • Sub mia fenestro (Dessous ma fenetre)
  • Ŝi venos (She’ll be coming)
  • Tintilo (Rolničky)
  • Trankvila nokt‘ (Dobrou noc vám)
  • Tri belaj knaboj (Joli tambour)
  • Urbo helpa (Tota Helpa)
  • Vi malatentas min (Te voglio bene assai - kun G. B. Briano)
  • Vigla fluo de fontet‘ (Wenn alle Brünnlein fliessen - kun Hermann Holzendorf)

Ĉeĥlingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Červená Voda a okolí blízké i vzdálené (Červená Voda kaj ĉirkaŭo proksima kaj malproksima, 2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]