Josef Dobrovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Dobrovský
ĉeĥa filologo kaj historiisto
ĉeĥa filologo kaj historiisto
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1753 (1753-08-17)
en Balassagyarmat
Morto 6-an de januaro 1829 (1829-01-06) (75-jara)
en Brno
Tombo Brno Central Cemetery
Lingvoj germanaĉeĥa
Ŝtataneco Margraflando Moravio
Alma mater Universitato de Karolo
Subskribo Josef Dobrovský
Okupo
Okupo verkisto • vortaristo • lingvistohistoriisto • katolika sacerdoto • filologo • slavisto • presbiteroQ2073803
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Josef Dobrovský

Josef DOBROVSKÝ (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1753 - mortis la 6-an de januaro 1829 en Brno) estis ĉeĥa filologo kaj historiisto, unu el la ĉefaj personuloj de la ĉeĥa nacia renaskiĝo komence de la 19-a jarcento.

Li naskiĝis al dragono en Hungario, studis en la Praga universitato filozofion kaj teologion, antaŭ la finstudo li iĝis jezuito en Brno, post nuligo de la ordeno li revenis Pragon kaj finis studadon de teologio. Li fariĝis edukisto en la familio de grafo Nostic kaj laboris tie ankaŭ pri siaj sciencaj verkoj.

Li komencis sian sciencan karieron per kritiko de malnovaj tekstoj, per historio de la ĉeĥa lingvo kaj literaturo kaj prilaboris ĉeĥan gramatikon, kies principoj validas ĝis nun. Multajn siajn verkojn li verkis germane kaj latine, ĉar li ne kredis, ke la ĉeĥa lingvo reviviĝos.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dějiny české řeči a literatury (Historio de la ĉeĥa lingvo kaj literaturo, 1792)
  • Německo-český slovník (Germana-ĉeĥa vortaro, 1802)
  • Podrobná mluvnice české řeči (Detala gramatiko de la ĉeĥa lingvo, 1809)
  • Základy staroslověnského jazyka (Fundamentoj de la praslava lingvo, 1822)

Literaturo[redakti | redakti fonton]