Josef František
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Josef František | |
![]() Josef František | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 7-a de oktobro 1914 en Otaslavice |
---|---|
Morto | 8-a de oktobro 1940 en Cuddington Way (Surrey), Unuiĝinta Reĝlando) |
Soldataj informoj | |
Aparteneco: | Ĉeĥoslovaka aerarmeo, Pola aerarmeo, Royal Air Force (kolonelo in memoriam) |
Rango: | Serĝento |
Deĵoro: | 1936 – 1940† |
Forpafoj: | 17 certaj |
Militoj: | Dua mondmilito |
Josef František (naskiĝis la 7-an de oktobro 1914 en Otaslavice, mortis la 8-an de oktobro 1940 en Cuddington Way (Surrey), Unuiĝinta Reĝlando) estis ĉeĥoslovaka kaj pola armea piloto, flug-aso de la pola aviado dum la dua mondmilito.
Batalo de Anglio[redakti | redakti fonton]
La unuan konfirmitan venkon František akiris la 2-an de septembro 1940, pafalterigante germanan ĉasaviadilon Messerschmitt Bf 109E. Dum unu monato pafalterigis 17 aviadilojn kaj 1 verŝajne, iĝante la plej efika alianca piloto en la batalo de Anglio. Multfoje batalis kontraŭ signife multenombra malamiko. La 9-an de septembro akcidente alteriĝis kun damaĝita aviadilo, post pafalterigo de 2 germanaj aviadiloj. Lastfoje venkis la 30-an de septembro 1940.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Jiří Rajlich, Josef František en: „Lotnictwo Wojskowe” nr 2/1999, p. 49.
- Richard King, Dywizjon 303 walka i codzienność, Wydawnictwo RM, Warszawa 2012, ISBN 978-83-7243-979-6
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Venkoj ĉeĥe
- Josef František angle Free Czechoslovak Air Force